Mi ne estas granda fervorulo de maŝina lernado (la furora speco de artefarita inteligenteco). Ne plaĉas al mi ĝia uzo en verkado. 
Tamen! Ĝi havas grandan utilon en iuj sciencaj fakoj, kaj tio scivoligas min, ĉu ĝi povus helpi nin gene konstrui katulojn. Se jes, tio certe superpezus ĉiun malutilon, kiun ĝi iam faris aŭ faros al homa socio, ĉu ne? 
