#Esperantisto el #Eŭropo iras unuafoje en #Usono kaj li vizitas Nov-Jorkon. Bedaŭrinde, li tute ne konas la anglan, kaj la esperantaj parolantoj estas tre malmultaj en la stratoj de la #GrandaPomo (tiel estas nomita #NovJorko de ĝiaj loĝantoj).
Post longtempa promenado la viro komencas senti malsaton, kaj li decidas manĝi ion.
Tamen, li havas malgrandajn monrimedojn, kaj li nur havas sufiĉe da mono por aĉeti "Hot Dog" kiujn oni vendas ĉie surstrate...

1/2

#esperanto #sxerco #sherco

Januaro en #Novjorko estis nekredeble milda. La vetera januaro de miaj sonĝoj!!!

Mi povus resti por ĉiam en Novjorko se januaroj estus kutime tiaj.

@jubiloEO mi bonŝancas ĉar ankoraŭ ne neĝis en #novjorko!!! 😃

#vintro #neĝo

Inoj nur volas amuziĝi. #Usono #Novjorko #Mets #CitiField
Mi spektos basbalon hodiaŭ de tre komforta ĉambro en stadiono #CitiField. Verŝajne mi ne plendos dum la sekvaj horoj ĉar mi estas tre bonŝanca pro povi sperti tion. #Mets #Novjorko

Morgaŭ mi ĉeestos unuafoje al nova posteno en nova-malnova laborejo. Mi ne scias kion atendi, sed mi sufiĉe pretas por novaj defioj.

#oficejavivo #novjorko

Mi akceptis oferton al nova laboro. Simila posteno sed en pli granda laborejo, do pli vasta respondeco. Atendas min pli lacigaj tagoj 😟

Tamen, bonsxance oni fidas je mi por bone fari la laboron. Mi klopodos fari kiel eble plej bone.

Denove laboros en #novjorko mem.

#oficejavivo

La luno vidata de mia lito tra la fenestro je la kvina matene en majo. #Novjorko