Mi tre ŝatas la vicon de videoj “La lando de matematiko” de #ARTE pri fundamentaj elementoj de matematiko. Mi rekomendas rigardi! #matematiko #video @arte
https://www.arte.tv/en/videos/097454-002-A/the-land-of-mathematics/
The Land of Mathematics - Benford's Law - Watch the full documentary | ARTE in English

Frank Benford observed that the number one seems to pop up a lot in both in the supermarket and on tax bills. In understanding this law, it helps to simply look at the world from a different perspective.

ARTE

Kolego demandis al mi ĉu ni povas organizi renkontiĝon por kunligi matematikon kaj Esperanton, ene de serio de matematikaj renkontiĝoj.

Ni havos unu horon kaj duonon, kun 17-18 jaraĝaj studantoj. Unu el ili scipovas Esperanton, kaj la celo ne estas instrui la lingvon, sed ludi per #matematiko pri (la nekonata lingvo) #Esperanto (eble, inter aliaj lingvoj).

Ĉu ideojn, ĉu sugestojn?

Bonvolu diskonigu.

"Mi ne scias ĉu la rezulto estas tute ĝusta, sed ĝi estas almenaŭ ene de unu grandordo." #Esperanto #memeo #matematiko #fiziko

Neutila oficiala vorto de la semajno: ekvacio

 Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1919. Ĝi signifas matematikan (aŭ fizikan) esprimon pri egalaj valoroj, ekzemple »2x² = −12«, aŭ »E = mc²«. Oni ankaŭ povas nomi tian esprimon pli simple »egalaĵo«. Kial do Esperanto bezonas la vorton »ekvacio«?

 …

 Bona demando! Via hejmtasko por la sekva semajno estas trovi kontentigan respondon! Se vi ne trovos, eble provu nomi ĝin »egalaĵo«.

#lang_eo #Esperanto #lingvo #matematiko #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

Mansardo Jamada

#Datreveno #AdrienMarieLegendre #Matematiko

Je ĉi dato en 1752 naskiĝis Adrien-Marie Legendre, matematikisto, kiu evoluigis kelkajn tre utilajn metodojn por solvi fizikajn kaj inĝenieradajn problemojn. Li anoncis antaŭ Gauss sian metodon de malplej grandaj kvadratoj por trakti neprecizajn datumojn, kaj sugestis kelkajn konjekturojn pri nombroj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Adrien-Marie_Legendre
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Legendre.jpg

Adrien-Marie Legendre - Vikipedio

#Datreveno #FengKang #Matematiko

Je ĉi dato en 1920 naskiĝis Feng Kang, matematikisto, kiu sendepende inventis la finian eran metodon solvi komputadajn problemojn por ĉia inĝenierado. Aliaj el liaj algoritmoj utilas por longdaŭraj simuladoj de la movo de molekuloj, ktp. https://en.wikipedia.org/wiki/Feng_Kang
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Example_of_2D_mesh.png

Feng Kang - Wikipedia

#Datreveno #SylviaSkan #Matematiko #FluidFluo

Je ĉi dato en 1897 naskiĝis Sylvia Skan, matematikisto, kiu, ŝajne sen universitata edukado, kontribuis signife al la studo de fluo de aero ĉirkaŭ diversaj formoj, kaj metodoj por komputi ilin per mane. https://en.wikipedia.org/wiki/Sylvia_Skan
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:WedgeFlow.png

Sylvia Skan - Wikipedia

#Datreveno #GabrielCramer #Matematiko

Je ĉi dato en 1704 naskiĝis Gabriel Cramer, matematikisto, kiu estis la unua doni ĝeneralan formulon solvi aron de samtempaj linearaj ekvacioj per determinantoj, kaj ankaŭ pruvi tiom, kiom da punktoj oni bezonas por difini kurbon ekzakte. https://eo.wikipedia.org/wiki/Gabriel_Cramer
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gabriel_Cramer.jpg

Gabriel Cramer - Vikipedio

#Datreveno #JohannBernoulli #Matematiko

Je ĉi dato en 1667 naskiĝis Johann Bernoulli, matematikisto, kiu kreis kelkajn da la unuaj metodoj en la nova temo pri nefinita kalkulo kaj multe helpis distribui scion pri ilin. Lia plej fama rezulto (sed ne sen disputo) estis lia malkovro de la kurbo de plej mallonga tempo de falo pro gravito (la tiel nomita braĥistoĥrono). https://eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Bernoulli
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Johann_Bernoulli2.jpg

Johann Bernoulli - Vikipedio

#Datreveno #JeanArgand #Matematiko

Je ĉi dato en 1768 naskiĝis Jean Argand, librovendisto kaj amatora matematikisto, kiu inventis geometrian bildigon pri kompleksaj nombroj, kaj donis la unuan rigoran pruvon de la fundamenta teoremo de algebro pri la radikoj de polinomoj, eĉ post kelkaj aliaj profesiuloj kiel Euler kaj Gauss malsukcesis. https://en.wikipedia.org/wiki/Jean-Robert_Argand
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Argandgaussplane.png

Jean-Robert Argand - Wikipedia