Biologia diverseco dependas de ne nur la nombro de specioj, sed ankaŭ la grado de diverseco ene en specio, kaj la dua malkreskas, laŭ lastatempa studo. Unu kialo estas ke homaro malhelpas popolojn de bestoj miksi per faraĵoj kiuj apartigi unu grandan lokon en kelkajn malgrandajn lokojn kie specio povas ekzisti, ekz. per konstrui vojojn, barilojn, aŭ senarbigo.
https://www.science.org/content/article/wide-range-earth-s-species-are-showing-decline-diversity?et_rid=1098093062&et_cid=5512320
#diverseco #biologio #scienco
Ĉiu vivaĵo dependas de lumo, tra la manĝoĉeno al la unuĉelaj fotosintezantaj planktonoj. Kiom da fotonoj ili bezonas? En la Arkto fotosintezo povas funkcii ĉe aŭ tre proksime al la teoria minimuma nombro da fotonoj, malkovris lastatempa studo. La procezo rekomencas en la printempo tuj post kiam la malplej granda kvanto de lumo revenas, do iel la algaj ĉeloj devas subteni la biologian maŝinaron dum la plej malhela parto de la vintro.
https://www.quantamagazine.org/how-does-life-happen-when-theres-barely-any-light-20250129
#fotosintezo #biologio #scienco
How Does Life Happen When There’s Barely Any Light?

Under the sea ice during the Arctic’s pitch-black polar night, cells power photosynthesis on the lowest light levels ever observed in nature.

Quanta Magazine

#Datreveno #KeithCampbell #Klono #Biologio

Je ĉi dato en 1954 naskiĝis Keith Campbell, biologo, kiu estis la plej grava membro de la teamo, kiu unuafoje klonis mamulon (la ŝafo Dolly) el maturaj ĉeloj. https://en.wikipedia.org/wiki/Keith_Campbell_(biologist)
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Keith_Campbell.jpg

Keith Campbell (biologist) - Wikipedia

#Datreveno #WilliHennig #Biologio #Kladistiko

Je ĉi dato en 1913 naskiĝis Willi Hennig, biologo, kiu kreis la kampon pri kladistiko por klarigi la rilatojn inter diversaj kreaĵoj per konsidero de evoluado de similaj ecoj, kaj ne diri ke ili similas pro konverĝa evoluon. https://eo.wikipedia.org/wiki/Willi_Hennig (sed la angla estas multe pli bona)
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Willi_Hennig2.jpg

Willi Hennig - Vikipedio

#Datreveno #PaoloMascagni #Biologio #LimfaSistemo

Je ĉi dato en 1755 naskiĝis Paolo Mascagni, anatomo, kiu donis la unuan veran priskribon pri la limfa sistemo, kiu kolektas la sangon el histo, forigas malpuraĵojn kaj sendas ĝin reen al la sangsistemo, do farante tre gravan kontribuon kontraŭ malsanoj. https://en.wikipedia.org/wiki/Paolo_Mascagni
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Blausen_0623_LymphaticSystem_Female.png

Paolo Mascagni - Wikipedia

#Datreveno #JohnMaynardSmith #Biologio #Evoluo

Je ĉi dato en 1920 naskiĝis John Maynard Smith, biologo, kiu aplikis ludoteorion al la evoluo de vivo, kaj aparte la evoluo de seksoj. Li kontribuis multon al la kompreno pri la ĉefaj transiroj tra kiu vivo pasis sur la Tero. https://en.wikipedia.org/wiki/John_Maynard_Smith (la esperanta versio estas tro mallonga)
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Maynard_Smith.jpg

John Maynard Smith - Wikipedia

Stromatolitoj - antikvaj vivantaj ŝtonoj en la strando

YouTube

Mi ĵus vidis la dokumentan filmon "Homa Naturo". Ŝajnas, ke gentekniko jam estas realaĵo. Se vi genetike modifas homon, tiuj ŝanĝoj mortas kun li. Sed se vi modifos genojn de embrio, tiujn modifojn heredos ĝiaj posteuloj. Sed ĉu la homa gnomo ne estas komuna bono? Ĉu gentekniko povus fariĝi la sekva vetarmado?

#scienco #biologio #genetiko #etiko