#PorLaPlanedo mi volonte diskonigas pri aŭtomate memrevolvantaj brako-horloĝoj, kiuj funkcias sen elektrujo, pro gestoj de la portanto! #ĜustaAlternativo #AtentuPriElektro

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi ne ĉiam uzas lumon eĉ se noktas ekstere, sed nur tiam kiam mi vere bezonas ĝin! #AtentuPriElektro #NaturaRitmo #AnkaŭOkulojBezonasRipozi

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi racie spektas videojn: 10 min da elsendo-fluo konsumas samakvante da energio kiel verkado de 100 retmesaĝoj! #RaciaCifereco #AtentuPriElektro

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi (specife dum-somere) ellitiĝas frue ekde la suno-leviĝo: mi ja reduktas elektron pro lumo bezonuta vespere aŭ nokte! #AtentuPriElektro #NaturaRitmo

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi uzas elektro-aparatojn⚡ (fornon, lavmaŝinon, polvosuĉilon, ŝargilon, vazlavilon, …) plej ofte ekster la pinto-horoj🌃! #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi uzas nur unu plur-konektingan elektro-draton🔌 por komputilo, ret-alirilo, kaj muzikilo: per ununura butono⏹️ eblas facile ĉion malŝalti! #AtentuPriElektro

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi plene konscias ke nur kompari alternativojn per CO₂-eliro ne sufiĉas: ja ekz. rubaĵoj (nukleaj☢️, plastaj, …) ne perfektas! #ĜustaAlternativo #AtentuPriElektro #RaciaEnergio

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi antaŭe pensas pri tio, kion mi prenos el la fridujo, poste rapide prenas ĉion, por ne ellasi malvarmon el ĝi! #AtentuPriElektro

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi malŝaltas komputilon🖥️, aŭ almenaŭ ŝaltas la dormo-reĝimon, ĉiam kiam mi foriras kaj ne plu bezonas ĝin dum kelkaj minutoj. #AtentuPriElektro

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

#PorLaPlanedo mi malŝaltas lumon elirante ĉambron, eĉ se mi devas reveni post kelkaj sekundoj: jen facila paŝeto al malpli da malŝparo! #AtentuPriElektro

Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune