328 Followers
386 Following
137 Posts
Certe mi naskiĝis.
Bloghttps://notxor.nueva-actitud.org
Codeberghttps://codeberg.org/Notxor
Matrix@Notxor:matrix.org

Al ulmo duonputra kaj maljuna,
kiun la fulmo vundis,
l'aprilo pluva kaj la majo suna
iomon da folioj verdaj pruntis.

La multejara ulmo sur ter-ŝvelo,
kiun Duero lekas! Musko flava
makule kuŝas sur la griza ŝelo
de l' polvo-plena trunko preskaŭ kava.

Malsame ol en poploj bird-jubilaj
starantaj ĉe la vojoj, ĉe l' rivero
en l' ulmo mankas najtingaloj trilaj.

Formikoj densa-vicaj, en konkero,
surgrimpas ĝin; en ĝia kava sino
teksiĝas aranea ret-kombino.

Antaŭ ol vi, Duera ulmo, falos
hakil-atake, kaj el vi elfaros
lignisto dikan trabon sonorilan,
timonos aŭ la jogn por mul-paro;
antaŭ ol vi disverŝos fajron brilan
en iu kabanaĉo de l' kamparo
ĉe flanko de aleo;
antaŭ ol vi alvenos al pereo
rompite de ventegoj el kulminoj;
antaŭ ol vin rulados la rivero
tra valoj kaj ravinoj,
mi volas, ulmo, noti en kajero
pri via ĉarma, freŝe verda frondo...

Esperas en ĉi tempo
la koro mia, antaŭ la viv-ondo,
same por si miraklon de l' printempo.

Antonio Machado
(Tradukis Fernando de Diego).