Lastatempe, mi relernis tokiponon per la retpaĝo de wasona. Mi tre ŝatis la metodon uzitan en tiu retpaĝo. Mi nun povas kompreni pli bone tokiponajn frazojn kaj la simpligado de la frazoj jam ne estas tiel malfacila por mi kiel antaŭe.
Mi eniris a servido de discord "kama sona" por legi aliajn tokiponistojn. Mia problemo estas ke malgraŭ nun mi komprenas pli bone tokiponon, mi ne povas solvi ajnan tradukajn ekzercojn kiujn oni povas trovi en tiu servilo. Mi ŝatus pli facilajn frazojn por traduki kaj tiel praktiki miajn konojn.