🇫🇷 Macron anoncas sian novan nuklean aviadilŝipon, France Libre, kiu anstataŭigos la Charles de Gaulle en 2038

Francio estas, klare, la sola eŭropa lando kaj unu el la malmultaj en la mondo, kiu ĉiam komprenis, ke dependi de Usono en strategiaj sektoroj estas eraro. Ĉu temas pri programaro, artefarita inteligenteco… aŭ la mararmeo.

@bonapineo, kaj, fakte, estus interese se Eŭropaj landoj pli kunlaborus en armeaj aferoj. Nuntempe Eŭropo perdas multe pro fragmentiĝo al 27 armeoj - estas grandega multobligo, konkurenca aĉetado, nekongruaj apartaĵoj ks.

Se Eŭropo farus armeon pli kunigitq, ĝi povus esti same forta kontraŭ malpli multa mono kaj la ŝparitan monon povus investi en socian disvolviĝon, kaj aparte al plifortigadon de tutmonda #paco ☮️