Mi duone memoras, ke iuj verboj krom "esti" ne uzas la akuzativon. Sed mi ne memoras, kiujn verbojn? Rapida retserĉo malsukcesis.

@EOHenning

Saluton! La verboj estas: esti, vivi, morti, okazi, stari, sidi, paŝi, kuŝi, resti, dormi, funkcii, labori, halti, kuri, aperi, fali, etc.

Ankaŭ mi trovis tiun ĉi liston de 1000 esperantaj vortoj, la ruĝaj vortoj estas netransitivaj verboj.

http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

Listo de Kontakto

@EOHenning
Tio estas ĉiuj netransitivaj verboj. Tio ne estas facile komprenebla unue sed poste, tio iom logikas.

Plimalplie, ili estas verboj kie la subjekto = la objekto.

"Li ŝajnas granda homo" (Li=granda homo)
"Li vidas grandan homon" (Li≠granda homo)