🧵1/3 Kiel Eŭropano mi bedaŭras, ke Usono ĉesis esti fidinda partnero, kiu prefere ekonomie militas ol kunlaboras.
Ankaŭ tial mi malemas uzadi Usonajn ciferecajn servojn, kaj preferas liberajn, kiuj estas tutmondaj laŭnature.
2/3 Mi delonge uzas Mastodon (kiel X / Twitter), kaj nun esploras Lemmy (kiel Reddit).
Tio aparte gravas, ĉar pro reta efiko ne sufiĉas, ke oni uzas ĝin sola (male al #Linukso kaj alia programaro instalita en loka komputilo). Tie gravas komunumo, kaj tiun ni nun kreas.

3/3 Mi esperas, ke Usono baldaŭ revenos kiel fidinda lando. Kvankam klaras, ke rekrei fidon iom daŭros.

Survoje ni bezonas rekrei plurajn rilatojn pli juste. Ĝis tiam mi sponsoros Usono kiom eble plej malmulte. Inkluzive de pagata Usona programaro.