RE: https://esperanto.masto.host/@elivilongviveco/116167763262391652

Mi estas bonŝanca esti relative juna - tial mi havas nemalaltan probablecon de vivado ĝis atingo de #LongvivecaEskapRapideco / #LER / #LongevityEscapeVelocity / #LEV kaj ne bezoni morti pro nura aĝo 😎

Sed ne ĉiuj tiom bonŝancas 😢 Por ili povus funkcii #krioniko, kiu provizas esperon (ne garantion!) de iama revivigo, kiam medicino sufiĉe progresos.

Krionika provizanto Tomorrow Biostasis strebas plialtigi kvaliton de krioniko. Kiel ili faras tion? Venu al ilia senpaga evento por scii 👇

Sciencistoj sukcesis krionike konservi renon de rato, poste revarmigi ĝin kaj implanti al rato. Kaj ĝi funkciis 😍

#krioniko funkcias. Nun la defio estas skaligi ĝin al tutaj plenkreskaj homaj korpoj. Inĝenieria problemo.