#Londres / #London / #Londono
Una tarde soleada / A Sunny evening / Suna vespero / Une soirée ensoleillée

las foto con la cámara vendrán luego / I'll upload real camera photos later

#photo #photography #photographie #foto #fotografía #fotado

Du trenŝipoj je la rivero
#fotografio #fotado #foto
Jen Belomo Agat 18K. La perfekta fotilo por mi.
* Malpeza: Ĝi estas preskaŭ tute plasta kaj pezas nur 120 gramojn (sen kartoĉo).
* Malgranda: Ĝi facile sidas en mano aŭ poŝo.
* Portebla: Ĝi estas intencita por porti en poŝo per kovrilo, kiu kovras la objektivon kaj la obturilon.
* Ŝparema: Ĝi estas duonkadra fotilo, kiu fotas 72 kadrojn per 36-kadra filmo.
#fotado
Mi elĉerpis ses rolojn da filmo ĝis hodiaŭ. La plej grandan parton de la filmo mi malŝparis por foti hazardajn aferojn, kiel floroj, konstruaĵoj, katoj kaj arboj... Filmo bedaŭrinde estas tre multekosta nuntempe, do mi devas ŝpari de nun.  Morgaŭ iros mi al fotejo por rivelado. Mi scivolas, kiel la filmo rezultos. #fotado
Mi ĵus alŝutis kelkajn plej ŝatatajn fotojn de NASK 2018 al mia retejo:
https://www.esperantu-barada-nikto.com/nask-2018/

La stelo de la spektaklo, kompreneble, estas la komunista dinosaŭro, kiu revenis ĉi-jare kun novaj amikoj!

#fotado #filmfotado #nask #nask2018
Dinosauxro2.png
NASK 2018