Persi Fotanta

@persi@pixelfed.social
82 Followers
0 Following
79 Posts
Mia najbareto, kiu kutimas umi ĉe la sama fenestro ĉiusabate matene, forestis hodiaŭ, plej eble ĉar la vetero estis pluvema. Pasintsabate, tamen, mi trovis ĝin jen ekdorminta dum plaĉa sunbanado.

#sakato #caturday
Mi pretiĝas por la projekto #NePluTerpomo!
Ni bakis paskajn pankukojn 😋 Tradicie oni fritas ilin sur pato, sed ĉi-foje mi kuiris ilin en forno por la unua fojo.

#bakado #Esperanto #torrijas #vegano
Al lernanto de baza nivelo, mi klarigis signifon de novaj vortoj per mia -- treege kaŝita -- talento por desegnado 😌
Etulo venis viziti multe pli frue ol kutime 😳

#Esperanto
Jen la jara resumo pri la agado de nia kosmoŝipo en Tvitĉo.

#TwitchRecap pri kanalo nur en #Esperanto.
Kion vi opinias? Ĉu agloj aŭ ĉu vulturoj? #esperanto #birdoj
Mi renkontis tre halovenecan katon.

#sakato #caturday #Esperanto #haloveno
Jen mia kolekteto da inkoj por fontoplumo -- Brilliant Brown de Pelikan, kaj de Diamine Aurora Borealis, Imperial Purple, Amber, Oxblood, Meadow kaj Oxford Blue. Mankas ankoraŭ du inkujoj, kiujn mi aĉetis post tiu foto.

#Esperanto #fontoplumoj #inkoj #skribobaroj #Diamine #Pelikan #FountainPens
Mi ĉiam rifuzis marki miajn librojn, eble ĉar mi volis teni ilin kvazaŭ novaj porĉiame, aŭ eble ĉar oni lernigis min, ke marki libron egalis al terura malrespekto. Lastatempe, tamen, miaj kapabloj reteni informojn kaj eĉ simple fokusiĝi ĝene malfortiĝis, tial mi decidis provi marki kaj noti miajn legaĵojn. Mi ne certas ĉu tio vere helpos, sed ĝis nun mi almenaŭ ĝuas tian novan manieron proksimiĝi al libro.

#Esperanto #libroj #legado