Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix
La argentina esperantisto Héctor Oesterheld ekde la 1950-aj jaroj kreis la bildstrian rakonton El Eternauta pri civitana rezisto kontraŭ ekstertera invado. La komikso nun iĝis tutmonde furora televidserio. Oesterheld mem kaj preskaŭ lia tuta familio post la militista puĉo en 1976 estis kaptitaj de la polico kaj mortigitaj aŭ malaperigitaj.
https://www.liberafolio.org/2025/05/28/verko-de-malaperigita-esperantisto-ce-netflix/