Mi manĝis tro da ĉokolado… :gutkato_ĝengrimacas:
Ne misopiniu pri mi! Mi ne volis dolĉaĵon. Mi simple volis altigi mian enprenon de magnezio antaŭ dormo, por dormi pli bone, kaj mi manĝis iom da malhelaj, alt-kakaaj ĉokoladaj pecoj. Ne tio multe. Sed eble tamen tro multe. 
Nu, ĝi estas bona leciono. Mi devas certigi, ke mi ĉiam havu bonajn fontojn de utilaj nutraĵoj por la tempoj, kiam ili estas bezonataj. Kaj ĉokolado ne estas bona vespera fonto. Oni lernas per ripetado. Kaj la stomako plendas nur iomete; mi preskaŭ certe ne remalsaniĝas. 
