Hodiaŭ mi manĝis dolĉajn terpomojn kun verdaj fazeoloj kaj jogurta fromaĝo. La terpomoj kun la fromaĝo estas tre bona kaj simpla manĝo, kiun mi fojfoje faras. La fazeolojn mi aldonis pro kaprico kaj ĉar estas Verda ĵaŭdo. 

En Ĉeĥujo, la paskaj tagoj havas siajn nomojn, kaj ĉi tiu ĵaŭdo nomiĝas »verda«. Laŭ kutimo oni manĝu ion verdan hodiaŭ. Interese, dum tiu tago, oni povas aĉeti en multaj drinkejoj kaj restoracioj verdan bieron. Mi ne prenis ĝin ĉi-jare, ĉar mi tute ne emis trinki alkoholaĵon. Anstataŭe, mi trinkis verdan teon. 

Tamen mi nun estus pli kontenta, se mi scipovus kuraci korojn. Eble eblas nur fidi je tempo. 

#lang_eo #fotoj #kuirado #kuirarto #manĝaĵoj #vivo

@tirifto Saluton! Interese, en Germanio ni diras ankaŭ "verda jaŭdo" (Gründonnerstag).