Vendredon ni vizitis la fortikaĵon nomatan Kasbaho de Ŝefŝaŭen. Ĝi estis konstruita en 1471 de Mulaj Ali Ibn Raŝid, kiu volis rezisti kontraŭ la portugala plifortiĝo en Tanĝero. Tial li ordonis la konstruadon de tiu fortikaĵo ĉe la piedoj de du montoj. Pro tiuj du suproj, la nomo Ŝefŝaŭen venas el la amaziĥa lingvo kaj signifas “kornoj”.

La Kasbaho rapide fariĝis urbo, kiu bonvenigis islamanojn kaj judojn el Andaluzio post la kristana rekonkero. La urbo estis ĉirkaŭita de remparoj kun turoj kaj havis sep pordegojn.

Ŝi fariĝis religia, politika kaj kultura centro dum la Ŭattasida dinastio. La Granda Moskeo apud la Kasbaho estis ankaŭ konstruita laŭ la ordonoj de Mulaj Ali Ibn Raŝid kaj funkciis kiel lernejo kaj por Islamo kaj por la sciencoj.

Ŝefŝaŭen rapide akiris reputacion de Sankta Urbo pro siaj multaj moskeoj kaj “kunfratejoj” nomataj zaŭjaoj.

La andaluza ĝardeno estas tre bela : oni trovas oleandrojn, persikarbojn, palmojn, citronarbojn, salvion, lavendon, rosmarenon ktp.

#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen