Mi decidis, ke mi komencos novan blogon!
Nu, fakte mi nur tradukados mian nunan blogon, kiu estas en la hispana, al Esperanto.
En mia nuna blogo mi kutime parolas pri aferoj kiel astronomio, teĥnologio, libera softvaro, transsekseco, kaj tiel plu. Ĉar mi tre interesiĝas pri tiaj aferoj, kaj ŝajnas ke miaj esperantistaj amikoj ankaŭ, mi decidis disponebligi ĝin por esperantistoj.
Kiam mi aktivigos ĝin, mi diskonigos la ligilon!
