Hieraŭ, mi balotis por la franca parlamenta elekto. Francoj kaj en Francio kaj tra la mondo povis baloti. Ekde la eŭropa elekto kaj ekde hieraŭ por la unua vico, la ekstrema dekstro estas antaŭ la pordo de la povo. Mi aŭskultis bonajn analizojn de la franca politika situacio. Multaj Francoj volas baloti por la ekstrema dekstro. Ilia motivo estas kraĉi al la vizaĝo de la politikaj, ekonomiaj kaj amaskomunikilaj elitoj. 1/2 #taglibro #Francio #politiko
Sed ili ne konscias, ke la ekstrema dekstro ne estas kontraŭ la sistemo. La ekstrema dekstro volas konservi la sistemon, la malegalecojn, sen paroli pri atakoj kontraŭ homaj rajtoj kaj demokratio. Mi esperas, ke por la dua vico, mia baloto kaj tiu de pluraj aliaj povus eviti la plej malbonan. 2/2 #taglibro #Francio #politiko
@TurfalkoHakisto Do, vi ankoraŭ estas civitano de Francio, ĉu?
@korren Jes, mi estas civitano de Francio kiu loĝas eksterlande. Mi ne havas la marokan civitecon, mi estas nur eksterlanda loĝanto ĉi tie.