Kiel vi nomas tuton da televidaj filmoj, kiuj estas eldonataj epizode en televido, kaj kiuj (kutime) havas komunan intrigon? Kaj se la tuto havas kelkajn partojn, kiuj estas eldonataj aparte, kiel vi nomas tiujn?

Mi nomas la tuton »seriaĵo«, kaj la partojn »epizodaroj«. (Ekzemple: nun elsendiĝas kvara epizodaro de la populara japana seriaĵo »Atakantaj Titanoj«.) Sed mi scivolas, ĉu ekzistas pli belaj aŭ oportunaj nomoj.

#lang_eo #esperanto #televido #vortoj 

Miniwa/Cute