Antaŭ proksimume jaro, privata ĉeĥa televidejo »Prima« kunfaris novan kanalon kun la usona televidejo »CNN«. Mi legis interrete plurajn hororplendojn pri tiu, kaj iom timis, kion ili elsendados ĉi tie. Sed fakte ilia komenco ŝajnis al mi tute ordinara.

Almenaŭ ĝis hieraŭ, kiam mi dum kuriado duone aŭskultis la kanalon raporti pri detrua ventego, kiu ĵus pasis tra orienta Ĉeĥujo. Dum eble tri horoj, mi almenaŭ 6-foje aŭdis la esprimon »grandega ondo de solidareco«, kaj almenaŭ 20-foje la vorton »mondofino«.

Ŝajnis kvazaŭ ili ludus komputilan batalludon. Ili taksis tiujn ĉi vortojn la plej forte frapaj, kaj decidis, ke aliaj ne uzindas dum tiu ĉi batalo.

#lang_eo #televido #vivo 

Miniwa/Cute