#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO-GOMA kun profunda bedaŭro anoncas la forpason de sinjoro Emile Malanda, granda pioniro de Esperanto en DR Kongo. Lia sindediĉo kaj laboro por la disvastigo de Esperanto markis historion kaj inspiros multajn generaciojn. Ni esprimas nian sinceran kaj profundan bedaŭron pro ĉi tiu granda perdo. Niaj pensoj estas kun lia familio kaj kun la tuta esperantista komunumo.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO/GOMA
Bukavu en Sud-Kivu: kvar infanoj de la sama familio pereis en terglito en Nkafu.
La viktimoj aĝis de 7 ĝis 12 jarojn. La okazaĵo okazis dum la nokto.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO #GOMA
Milito el DR Kongo.
#URĜA. Nova strategia retiriĝo de WAZALENDO kaj FARDC. La M23 jam en Shabunda kaj iras al Kindu. Ni perdas niajn teritoriojn silente.
Ni devas premi nian registaron, por ke tiu dosiero estu traktata serioze.
Certe estas kunkulpeco inter la registaro kaj la ribeluloj.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO #GOMA
#La #milito en la #oriento parto de Demokratia Respubliko Kongo
Averto pri strategia reorganizo de la #M23 en Nord- kaj Sud-Kivuo La memproklamita Generalo Guidon Shimiray Mwissa, Komandanto de la Volontuloj por la Defendo de la Patrio (#VDP) kaj estro de la #NDC-R, sonigas la alarmon antaŭ taktika reorganizo de la #M23 en la provincoj Nord-Kivuo kaj Sud-Kivuo.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO #GOMA
La situacio en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo (DR Kongo) restas ekstreme malstabila kaj kompleksa, markita de intensiĝo de la bataloj kaj grava humanitara krizo. La konflikto estas karakterizita de la ĉeesto de multaj armitaj grupoj, sed la ĉefa nuna dinamiko estas la ofensivo de la ribela grupo M23.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO-GOMA
Mi ofte nomas vin homo de paco, ni tre sopiras vin.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO #GOMA
La unua foto estis farita ĉirkaŭ 1945 en Japanio. La dua estis farita en 2025 en Kongo. Sama historio, sama situacio, samaj efikoj, samaj sentoj, sed la mondo restas silenta. Ĝi suferas pro la homa deficito!
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO-GOMA
"Malmultaj homoj sufiĉas por krei malpacon, kiu povas detrui tutan mondparton, precipe se ili havas potencon"
Ni estu per Esperanto malmultaj homoj, kiuj kuraĝe kaj pace infuas la mondon havi amon kaj pacon inter ĉiuj popoloj sen diskriminacio malgraŭ niaj diversecoj. Tiuj diversecoj niaj estu nia komuna riĉeco ne kialo por malamo.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO-GOMA
Milionoj da infanoj ankoraŭ alfrontas malfacilajn realaĵojn: malriĉeco, armitaj konfliktoj, ekspluatado, malegaleco en la aliro al edukado. Tiuj defioj devas pli ol iam ajn mobilizi nian kolektivan konsciencon kaj nian agadon. Kune, laboru por pli bona estonteco por la infanoj de DR Kongo kaj de la tuta mondo. Ilia estonteco estas nia komuna respondeco.
#ESPERANTO #KLUBO #SOLIDARECO-GOMA
Infanoj jam komencis peti lernejajn provizojn de siaj gepatroj. Orfoj ne scias, de kiu peti; ni petas ĉiun Esperantisto , se vi havas la eblon helpi, ne hezitu, eĉ per kribilo, lerneja sako, uniformo aŭ kajero. Ili ne elektis esti en ĉi tiu situacio. En DR Kongo, pli precize en Goma en la provinco Nord-Kivuo, kie ni vivas en okupacia milito sub la influo de la ribeluloj de M23.