Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 231: ble.sh
Laŭdoj
ble.sh estas tre utila »aldonaĵo« al la
GNU ŝelo, bash (Baŝo). Ŝelo estas la programo kiu ruliĝas dum vi uzas
terminalon, kaj provizas al vi manieron entajpi ordonojn kaj vidi la eligon. Baŝo estas inter la plej potencaj kaj belaj ŝelprogramoj, kaj sendube la plej populara.
Tamen, ĉu ne jam estas 2024? Ĉu ne oni volas spektaklaĵojn, ornamojn, kaj stiligojn en ĉiu programo, inkz. je la ŝelo? Mi volas! Baŝo tre utilas, sed implicite ĝi ne vere ornamecas.
Dankinde, do, ke ekzistas nia kara blesh (Bleŝo)! Bleŝo provizas, inter alie:
- Gramatikan stiligon: Ĝi rekolorigas/emfazas entajpitajn vortojn laŭ sia speco. Ekzemple, dosieronomoj substrekiĝas, program-alinomoj oblikviĝas, komentoj helgriziĝas, kaj neekzistantaj programonomoj fonruĝiĝas. Ĝi kaj beligas kaj helpas vin certi, ke vi tajpis ĉion ĝuste!
- TAB-konjektadon: Ĝi TAB-elekteble kaj tajpŝpare konejektas la dosieron/parametron/ktp kiun vi tajpas. Elstare notinde estas, ke se vi TAB-konjektas parametrojn de ordono — ekzemple,
$ ls --+ TAB — ĝi listigos legeble ĉiun parametron de la programo, kun mallonga priskribo apude. Tre utile!
- Historio ĉie: Ĝia historio-subteno (inkz. ^r) amikecas kaj intelegentas. Ĝi eĉ memage proponos al vi historie-skribitan ordonon, se vi nun tajpas similan ordonon. Tajpŝpare!

- Statolinion: Ĝi subtenas montradon de »statolinion«, iom kiel tiu de Imakso aŭ Vimo.
- … kaj tiel plu!
La plej gravaj kaj utilaj aferoj al mi estas la TAB-konjektado kaj gramatika stiligo. Per la TAB-konjektado, mi povas plibone elpensi kion mi faros; kaj per la gramatika stiligo, ĉio simple plibeletas.
Kiel?
Ĉu vi pensas al vi,
Kiel Bleŝo povas fari ĉi tiajn miraklaĵojn?
La respondo simplas, kaj fakte mirindas: Ĝi anstataŭigas iujn funkciojn de Baŝo, plej grave la »readline« (enlegaj) funkciojn. Ĝi povas fari tion ĉar ĝi mem estas skribita sole kaj purpure per Baŝ-kodo!
Ĝi tiom rapidas kaj bonkvalitas, ke mi supozus ĝin skribita (almenaŭ parte!) per C aŭ alia lingvo, sed ne! Ĝi estas sole skribita per ŝel-kodo! Danke al tio, tre facilas ĝin instali! Simple faru la jenon:
$ git clone --recursive --depth 1 --shallow-submodules https://github.com/akinomyoga/ble.sh.git
$ make -C ble.sh install PREFIX=~/.local
$ echo 'source ~/.local/share/blesh/ble.sh' >> ~/.bashrc
… kaj finita!
Takso
Mi nur uzis ĝin jam dum iuj horoj, sed mi jam amas ĝin; genie ideita kaj mastre farita! Kial oni uzus la misŝelojn kiel zsh aŭ fish, dum oni havas jam Bleŝon?
Nenial! Laŭdon, laŭdon, laŭdon!

12⁄13 poentoj! :taneŝima_gesto_bone:
#lang_eo #esperanto #ŝelo #blesh #bash #baŝo
#programo #programo_de_la_tago #unikso #gnu #linukso #lignukso

GitHub - akinomyoga/ble.sh: Bash Line Editor―a line editor written in pure Bash with syntax highlighting, auto suggestions, vim modes, etc. for Bash interactive sessions.
Bash Line Editor―a line editor written in pure Bash with syntax highlighting, auto suggestions, vim modes, etc. for Bash interactive sessions. - akinomyoga/ble.sh
