#Datreveno #BarbaraLonghi #Pentrado

Je ĉi dato en 1552 naskiĝis Barbara Longhi, pentristo, kiu estis bone konata dum sia vivo por portretoj. Tamen nun multo da ŝiaj pentraĵoj estis perditaj aŭ ne konfirmitaj, ĉar ŝi ne subskribis ilin, kaj eble kelkaj de ili estis atribuitaj al ŝia patro. https://en.wikipedia.org/wiki/Barbara_Longhi
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Presumed_Self-Portrait_as_St._Catherine_of_Alexandria,_Barbara_Longhi.jpg

Barbara Longhi - Wikipedia

#Datreveno #PeterLely #Pentrado

Je ĉi dato en 1618 naskiĝis Peter Lely, pentristo, kiu estis la supera portretisto ĉe la britia reĝa kortego, kaj al la laŭmoda parto de societo, eĉ dum la interna milito. Lia ateliero estis tiel okupita, ke li pentris la vizaĝojn, kaj liaj lernantoj finis per kelkaj kutimaj vestaĵoj kaj pozicioj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Peter_Lely
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Peter_Lely_Selfportrait.jpg

Peter Lely - Vikipedio

#Datreveno #GrandmaMoses #Pentrado

Je ĉi dato en 1860 naskiĝis Grandma Moses, amatora pentristo, kies pentraĵoj havas optimisman aspekton kaj folkloran stilon. Ŝi famiĝis nur tre malfrue en vivo kaj mortis aĝe 101 jaroj. https://en.wikipedia.org/wiki/Grandma_Moses
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:NPG_81.8_Grandma_Moses_Clara_Sipprell_(cropped).jpg

Grandma Moses - Wikipedia

#Datreveno #GeorgeStubbs #Pentrado

Je ĉi dato en 1724 naskiĝis George Stubbs, pentristo, kiun interesas anatomio, kio faris lian pentraĵon pli realismaj ol liaj samtempuloj, aparte tiuj pri ĉevaloj kaj grandaj sovaĝaj bestoj, ekz. rinocero kaj alko. https://en.wikipedia.org/wiki/George_Stubbs
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Whistlejacket_by_George_Stubbs_edit.jpg

George Stubbs - Wikipedia

#Datreveno #PaulDelaroche #Pentrado

Je ĉi dato en 1797 naskiĝis Paul Delaroche, pentristo, kiu famiĝis pro sia bildigo de historiaj homoj kaj eventoj tre realisme, kaj do kontribuis al novklasikismo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Delaroche
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:DelarochePortrait.jpg

Paul Delaroche - Vikipedio

#Datreveno #FridaKahlo #Pentrado

Je ĉi dato en 1907 naskiĝis Frida Kahlo, artisto, kiu, kvankam ŝia vivo estis malfacile pro malsano kaj akcidento, estis bone konata kiel meksika artisto pri multaj malgrandaj portretoj kaj modernaj bildoj, kiuj kunfandis la eŭropan kaj meksikan indiĝenan mondojn en moderna iomete superrealisma maniero. https://eo.wikipedia.org/wiki/Frida_Kahlo
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Frida_Kahlo_-_1926.jpg

Frida Kahlo - Vikipedio

#Datreveno #JohnConstable #Pentrado

Je ĉi dato en 1776 naskiĝis John Constable, pentristo, kiu estis tre influa kaj kuraĝigis multon rigardi pejzaĝon por ideoj kaj temoj. Strange li havis pli da sukceso en Francio ol en Anglio, sia propra lando. Lia plej popularaj pentraĵoj estis kopiitaj kaj uzitaj por multaj celoj kiel ornamaĵoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/John_Constable
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Constable_The_Hay_Wain.jpg

John Constable - Vikipedio

#Datreveno #MaryBeale #Pentrado

Je ĉi dato en 1633 baptiĝis Mary Beale, pentristino, kiu sukcese subtenis sian familion sole per sia bone konata kaj bone estimita profesia laboro. Ŝi verkis la unuan instruan tekston pri pentrado en la angla, sed ne publikigis ĝin. https://en.wikipedia.org/wiki/Mary_Beale
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mary_beale_self_portrait.JPG

Mary Beale - Wikipedia

#Datreveno #JanVanDerHeyden #Pentrado

Je ĉi dato en 1637 naskiĝis Jan van der Heyden, pentristo kaj inventanto, kiu plibonigis flaxeblajn tuboj ĉe fajrestingiloj, organizis voluntulan fajrobrigadon, kreis ampleksan planon por lumigi stratojn en Amsterdamo en uzo dum pli ol 170 jaroj, kaj faris plejparte pentraĵojn pri urbaj konstruaĵoj kaj arkitekturo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_van_der_Heyden
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Jan_van_der_Heyden_-_View_of_the_Westerkerk,_Amsterdam.jpg

Jan van der Heyden - Vikipedio