Vorto de la semajno: ovo.
Iuj bestoj zorge kreskigas siajn idojn en siaj propraj korpoj, kaj eligas ilin nur tiam, kiam ili pretas travivi en la ekstera mondo. Homoj tion faras. Katoj tion faras. Katuloj verŝajne tion faras. Sed ekzistas ankaŭ bestoj, kiuj tion ne faras: birdoj. Kial birdoj? Ĉar birdoj METALAS! Birdo ne estas trosentema. Birdo volas pretigi sian idon por la kruela mondo, kaj elektas la malfacilan vojon.
Anstataŭ naski pretajn idojn, birdo metas ovojn. Ovo estas malmola ŝelo, en kiu la ido devas resti fermita, ĝis ĝi estas sufiĉe matura por eliri. Sed ĝi ne povas simple malfermi la ŝelon; ĝi devas per propra forto FRAPI la ŝelon, ĝis ĝi rompiĝas. Metale!
Kaj se venas maliculo, kiu volas vundi la idojn? La birdo devas ilin protekti. Sed la birdo havas la elekton fuĝi. Ĝi devas lukti kontraŭ la atakanto kaj sia propra timo! Metale!
Ankaŭ aliaj bestoj metas ovojn: fiŝoj, insektoj, kunikloj, rampaĵoj… do kial birdoj plej gravas? Nu, se ili ne tiom gravus, la vorto »ovo« ne havus la formon de birda vizaĝo, ĉu ne?
#lang_eo #birdoj #Esperanto #lerniloj #ovo #ovoj #vortoj #vorto_de_la_semajno
Foto de tri birdoj (cikonioj) e…Foto de unu birdo (dacelo), kiu…Foto de tri birdaj (kokaj) ovoj…Foto de tri kuniklaj ovoj en bo…