Post kelkaj jaroj en la Mastodona reto, mi bedaŭras diri, ke mia konto ne iĝis tiel populara, kiel mi esperis – ne eĉ proksime. Mi ja dankas al tiuj, kiuj abonis min, sed tio domaĝe ne sufiĉas por mi. Fakte la nombro de novaj abonantoj kreskas eĉ malpli rapide dum la pasintaj monatoj. (Eble tio okazas, ĉar mi apenaŭ aktivas, sed mi apenaŭ aktivas, ĉar apenaŭ io interesa okazas tie ĉi… koko kaj ovo, ĉu ne?)
Sume, mi ne pensas, ke atingo de la magia nombro de 1000 abonantoj realas por mi en Mastodonto. Tial mi decidis iom post iom malaktivigi ĉi tiun konton, kaj moviĝi al Tvitro. Eble tio ŝajnas stranga elekto al vi, kaj mi mem iom hezitis, sed estas tri bonaj, jesendaj kialoj por ĝi:
1. Multe pli da homoj uzas Tvitron. Jes, multaj elmigris, sed ĝi restas multoble pli granda malgraŭ tio. Se Mastonodo ne sukcesis ĝis nun, verŝajne ĝi neniam sukcesos, kaj oni tutbone povus nomi ĝin morta reto. Mi ne ĝojas diri tion, sed tio estas la fakto.
2. Masnodoto suferas de tro multaj blokoj inter nodoj… jam okazis al mi, ke mi ne povis interagi kun iu rekte, ĉar ŝli uzis nodon, kiu blokis mian nodon. Tio ne eblas en Tvitro, pro ĝia dependebla centreca strukturo. Kaj onidire la nova registo lasas uzantojn esprimi sin libere.
3. Tvitron uzas eĉ la Fondaĵo de libera programaro, do evidente mi rajtas fari ion sen ia morala riproĉo.
Do estis agrable provi ĉi tiun reton, sed ĝi ne funkcias, kaj neniam funkcios. Ni simple uzu tion, kiun la tuta mondo jam uzas. Tiuteme mi ankaŭ kabeas de Esperanto, kaj mia nova konto afiŝos sole per la angla lingvo. Vi sendube jam parolas ĝin, ĉar ĝi estas la sola efektiva lingvo internacia.
Mi konigos mian uzantonomon al vi ĉiuj, kiam la NFT-profilbildo por mia nova konto pretos. Mi nun traktas kun mia freŝe trovita parenco en Niĝerio transspezon de sufiĉe alta sumo de mono, por ke mi povu aĉeti la necesajn bitmonerojn. Ĝis la blua birdo!
#lang_eo #Esperanto #Mastodono #Mastodonto #Tvitero #Tvitro

