Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:

Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! 

Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. 

Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. 

#lang_eo #fotoj #kinofilmoj #kuirado #manĝaĵoj #vivo

Antaŭ kelka tempo, mi faris patkukojn. Ĉi-foje ne la grandajn maldikajn, sed la dikajn malgrandajn. Ili estis bongustaj kaj malpli penigaj, ĉar oni facile povas fari plurajn samtempe. Eble mi farados ilin pli ofte. 

#lang_eo #fotoj #kuirarto #manĝaĵoj #patkukoj

Mi refoje faris omletrizon. Ĝi estis bongusta, sed eble enhavis iom tro da sojsaŭco. Mi ankoraŭ devas perfektigi la guston. 

#lang_eo #fotoj #manĝaĵoj #omletrizo #vivo

Mansardo Jamada

Mi tro da laktopolvo aldonis al mia pano. Ĝi ne fornleviĝas iom ajn. (La pasto anke estis tro likveca) #food #manĝaĵoj

Hieraŭ mi manĝis salmon kun verdaj fazeoloj kaj terpoma kaĉo! Tre bongusta manĝo, kaj onidire bona por resaniĝo. Tusado jam maloftiĝis, doloro malaperis, kaj mi komencas repreni perditan forton. Resaluton, vivo! 

… adiaŭ, lito. 

#lang_eo #fotoj #kuirarto #kuirado #malsano #manĝaĵoj #vivo

Mansardo Jamada

Freŝdate mi ekvolis fari patkukojn. Kaj do mi faris patkukojn! 

Ekzistas diversaj specoj de patkukoj, tradicie farataj en diversaj landoj. Ĉi-foje mi sekvis hazarde trovitan francan recepton por la maldika franca speco de patkukoj (tie nomata crêpes). 

La recepto estas tre simpla, kaj la teĥniko ne estas tre malfacila… sed la tempo! La tempo! Mi facile forgesis, ĉar mi ne faras ilin ofte, ke oni pasigas horojn starante apud la kuirilo, verŝante paston, kaj fritante, unu post unu, la patkukojn. 

Dankinde, ili tre bongustis! Mi servis kun kirlita kremo, framboj, mirteloj, kaj dolĉa kroata siropo, kiun mi ricevis donace, kaj kies enhavo estas por mi mistero, ĉar mi ne parolas la kroatan. 

#lang_eo #kuirado #kuirarto #manĝaĵoj #patkukoj #vivo

Mansardo Jamada

Antaŭ kelka tempo mi faris hamburgerojn! Bulkoj el pasto kun enmiksitaj terpomoj, majonezo kun mustardo kun mielo, fromaĝo Ĉedaro, laktuko roma, tomatoj ruĝaj, cepoj ruĝaj, kaj viando muelita ĉasaĵa. :gutkato_malsata_manĝilaro: Apetito bonis. 

#lang_eo #burgeroj #foto #fotoj #hamburgeroj #kuirado #kuirarto #manĝaĵoj #receptoj

Mansardo Jamada

Refoje mi faris salaton! 

Spinaco, avokado, kaj frititaj kuboj de pano. Ĉar mi havis plenan sakon da avokadoj (ili estis en rabato!), mi povis fari pli multan. 

Ankaŭ ĉi-foje mi aldonis majonezon miksitan kun mustardo, sed ĉi tiu mustardo estis miksita kun mielo. Mi forgesis aldoni spicojn, sed malgraŭ tio, la salato estis tre bongusta! Kaj mi fotis! :gutkato_manĝilaro:

#lang_eo #avokadoj #kuirado #manĝaĵoj #receptoj #salatoj #vivo

Mansardo Jamada (ĉu?)

Mi manĝis omleton kun ruĝa lento! 

Nu, la foto estas iom trompa. Mi fotis kaj manĝis la pladon, kiun ĝi montras, antaŭ du semajnoj. Sed la hodiaŭa aspektis simile, kaj gustis simile bone. 

#lang_eo #kuriado #kuirarto #lento #manĝaĵoj #omletoj #vivo

Mansardo Jamada

:gutkato_manĝas_avokadon: Freŝdate mi aĉetis du avokadojn, ĉar mi volis fari avokadan kaĉon. Tiaj avokadoj, kiajn mi aĉetis, kutime estas maturaj kaj sufiĉe molaj, ke mi povu dispremi ilin per forko.

:gutkato_malĝojeta: Sed ĉi tiuj avokadoj estis tro malmolaj. Kvankam ili ŝajnis sufiĉe maturaj, kaj estis maĉeblaj, mi apenaŭ povis dispremi ilin. Mi provis kaĉigi ilin per tranĉmiksilo, sed ankaŭ tio ne funkciis.

:gutkato_manĝilaro: Tial mi decidis anstataŭe fari salaton! Mi diskubigis la avokadojn, miksis ilin kun folioj de spinaco, kaj ankaŭ fritis kelkajn kubojn de pano, kiujn mi ankaŭ enmiksis. Poste mi aldonis majonezon miksitan kun mustardo, ursajlo kaj timiano. La rezulto: tre bongusta salato!

… eble iomete tro verda, sen kolora varieco, sed kiel esperantiston, tio tute ne ĝenis min. 

#lang_eo #avokadoj #kuirado #manĝaĵoj #receptoj #salatoj #vivo

Mansardo Jamada