Mono:
En Burundo oni uzas la "frankoj" ("les francs" en la franca, "amafaranga" en la kirunda)
Unu dolaro ŝanĝiĝas strate pli malpli 5000 frankoj.
La plej valora bileto estas 10 000 frankoj do... ĉirkaŭ 2$. Sed kelkfoje, strange, ili preskaŭ tute ne troviĝas...kaj oni portas amasojn da biletoj..

#malricxeco #ekonomio #afriko #OrientaAfriko #CentraAfriko #Burundo #FrancBurundais #malricheco #dolaro

Mi pensas, ke mi nun faros etan interreto-paŭzon ĝis tio estos riparita...

Mi estas sufiĉe senespera ĉar estas almenaŭ tri stangoj sur la tero (post malgranda ŝtormo ĉirkaŭ 22:30 hieraŭ) kaj ekde hodiaŭ matene neniu venis kaj notis la damaĝon, nek sekurigis la vojon, nek balais la vitropecojn.. (Estas tamen grava vojo, kiu iras ĝis la landlimo kun la RD Kongo...)

Feliĉe mia e-legilo havas decan baterian daŭron! 😊

#malkresko #koruptado #elektro #korupto #sxtelistoj #malricxeco #esperanto