Hieraŭ mi parolis kun amiko kaj mi diris al li ke mi lernas esperanton. Li respondis al mi ke Esperanto ne estas utila. Mi diris al li ke li ne pravis. Esperanto estas utila por paroli kun esperantistoj!... Samkiel la aliaj lingvoj! Ankaŭ, la komunumo esperantista ŝajnas tre amika kaj akceptema! Ĉu li reagus samkiel se mi dirus ke mi lernas la bretonan aŭ la navahan? Mi ne pensas!

#lang_eo #eo_lang #esperanto #lingvoj #lingvistiko #languages #linguistics #komencanto
Ĉu latinidaj lingvoj iĝas pli genroneŭtralaj? Malkovru ĉi tiun klarigan video pri X, @, * kaj .e-solvoj, kaj pri kiel virgenro/ingenro transformas la romanajn lingvojn. Brila, konciza analizo por lingvo-entuziasmuloj — ne maltrafu! #lingvistiko #lingvoj #latinidaj #genro #neŭtraleco #Esperanto
https://espertubo.eu/videos/watch/5d0fecaf-64e2-46ae-8c61-9c823e787327
Ĉu latinidaj lingvoj iĝas pli genroneŭtralaj?

PeerTube

Morgaŭ je la 26-a de septembro, la 25-a eŭropana tago de #lingvoj festigos. En #Graz oni troviĝos ludbudojn, urbpromenojn, lernsesionojn (bedaŭrinde ne plu registrebla), kulturajn programerojn, poetry slam kaj la retlingva festivalo. Oni eĉ povas viziti la lastan rete.

Mi ĉeestos ekde 14:30 ĝis 17:00 por prezenti #Esperanton antaŭ la Schlossberg ŝtuparo. Vizitu nin!

https://www.sprachennetzwerkgraz.at/Grazer-Sprachenfest
#lingvistiko #poligloto

Sprachennetzwerk Graz > Grazer Sprachenfest

"Spacveturo kaj vortordo" el #LiberaFolio

"Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ulrich Lins rakontas pri kolego, kiun li konis de jardekoj."

https://www.liberafolio.org/2024/02/11/spacveturo-kaj-vortordo/

#esperanto #lang_eo #WimJansen #ESA #UEA #Nederlando #Amsterdamo #VortOrdo #lingvistiko #lingvo #Interlingvistika #Interlingvistiko #universitato #EO

Spacveturo kaj vortordo

Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato…

Libera Folio

#Mikso kaj #konfuzo

Mi fojfoje konfuzas la esperantan verbon "subiri" kun tiuj aliaj verboj en aliaj lingvoj ...

En la #svahila: "subiri" : pacienci atendi
(El la araba ṣabr (صبر) pacienco )

En la #kirunda "subira" : refari

🙃

#lingvoj #lingvo #lingvistiko #esperanto #bantuo #lang_eo #afriko

@rayckeith bantuaj lingvoj (ekz svahila, kirunda...) = Neniu

#lingvoj #lingvistiko #Bantu #BantuajLingvoj

Pola Retradio en Esperanto • E_elsendo el la 30.01.2024 • Podcast Addict

En la 1298-a E_elsendo el la 30.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La 26-an de januaro pasis la 95-a naskiĝdatreveno de Ada Fighiera-Sikorska, longdaŭra redaktorino de „Heroldo de Esperanto”. En 1994 ni faris kun ŝi en Pola Radio apartan interparolon pri ŝi kiel esperantistino, pri ŝi kiel polino fleganta sian nacian identecon, kio ligiĝis ankaŭ kun ŝiaj dummilitaj

Podcast Addict

La tre bela teksto de Claude Piron "la bona lingvo" en MP3.

(Mi ne plu scias kie mi trovis tiun ĉi sonan dokumenton...)

Per tiuj kiuj ĝin ne konas, tiu mallonga, klara teksto estas vera "defendo kaj ilustrado de la internacia helplingvo"!...

#esperanto #ClaudePiron #BonaLingvo #lingvistiko #lang_eo #podkasto #EsperantaPodkasto #LaBonaLingvo #lingvo #lingvoj #InternaciaHelplingvo #audio #mp3 #AuxiliaryLanguage #Piron #esperantistoj #esperantujo #esperantisto

#LingvaScivolemo

2/2

Kompense, estas nur unu vorto en la #kirunda por diri "hieraŭ" kaj "morgaŭ" (ejo) kaj unu vorto por diri "post morgaŭ" kaj "antaŭ hieraŭ" (harya ejo)

Uzita tempo kaj kunteksto determinas kiel oni ĝin traduku aŭ komprenu, logike. 😊

#bantu #bantuo #kirundi #rundi #afriko #lingvo #lingvoj #lingvistiko #CentraAfriko #OrientaAfriko #esperanto #lang_rn #lang_eo #AfrikajLingvoj #BantuajLingvoj #Burundo #Burundio #Burundi #Ruando #rwanda

#LingvaScivolemo

Kiel mi jam diris ĉi tie, la #Kirunda lingvo (kiu tre similas al la kinjarŭanda parolata en la najbara #Rŭando) estas tre sintezema kaj vortriĉa lingvo.

Ofte kiam esperante oni uzas pli vortoj (aŭ radikoj) esperante, en la Kirunda sufiĉas nur unu vorto. Ekzemplo : iri hejmen (aŭ hejmeniri) = gutaha.

1/2

#bantu #bantuo #kirundi #rundi #afriko #lingvo #lingvoj #lingvistiko #CentraAfriko #OrientaAfriko #esperanto #lang_rn #lang_eo #AfrikajLingvoj #BantuajLingvoj