Hodiaŭ mi manĝis dolĉajn terpomojn kun verdaj fazeoloj kaj jogurta fromaĝo. La terpomoj kun la fromaĝo estas tre bona kaj simpla manĝo, kiun mi fojfoje faras. La fazeolojn mi aldonis pro kaprico kaj ĉar estas Verda ĵaŭdo. 

En Ĉeĥujo, la paskaj tagoj havas siajn nomojn, kaj ĉi tiu ĵaŭdo nomiĝas »verda«. Laŭ kutimo oni manĝu ion verdan hodiaŭ. Interese, dum tiu tago, oni povas aĉeti en multaj drinkejoj kaj restoracioj verdan bieron. Mi ne prenis ĝin ĉi-jare, ĉar mi tute ne emis trinki alkoholaĵon. Anstataŭe, mi trinkis verdan teon. 

Tamen mi nun estus pli kontenta, se mi scipovus kuraci korojn. Eble eblas nur fidi je tempo. 

#lang_eo #fotoj #kuirado #kuirarto #manĝaĵoj #vivo

Hodiaŭ mi faris patkukojn kun spinaco, plasto, kaj salviaj semoj. Ili estis bongustaj, sed mi aldonis iom tro da salo kaj plasto. La pasto ankaŭ iom tro gluiĝis al la pato kaj ŝiriĝis. Eble la pasto estis iom tro flua, aŭ eble mi ne enmiksis la farunon sufiĉe bone. Sekvafoje mi provos fari pli bone! 

Dankon, ke mi travivis hodiaŭon en sano. Dankon, ke mi havas amikojn, al kiuj mi povas turniĝi okaze de bezono. 

#lang_eo #danklibro #fotoj #kuirarto #kuirado #patkukoj #taglibro #vivo

Antaŭ-hieraŭ mi vizitis mensokuraciston. Ĝi donis al mi utilajn konsilojn por mia tiama kordoloro, kaj mi sentas min pli bone nun. 

Hieraŭ mi faris betan supon. Tio postulis longan tempon. Mi ne certas, ĉu mi faris ĝin ĝuste, kaj mi faris multe pli da supo, ol kiom mi intencis. Sed la rezulto gustis nemalbone, kvankam eble iom tro acide. 

Hodiaŭ la supo gustis pli bone kaj mi estas sufiĉe kontenta je ĝi. Onidire ripozado ja bongustigas supojn. Mi plu eksperimentu sekvafoje! 

Dankon, ke mi povas travivi multajn belajn momentojn kaj okupiĝi de feliĉindaĵoj anstataŭ kompare bagatelaj bedaŭrindaĵoj. Dankon pro amo, sano, kaj kuraĝo! 

#lang_eo #danklibro #kuirado #kuirarto #supo #taglibro #vivo

Hodiaŭ mi bakis macon el spelta kaj fagopira farunoj. Mi aldonis iom da salo, kaj prove ankaŭ iom da kumino. La rezulto estis tre bongusta! 

Ŝajnas al mi, ke fagopira pasto estas multe pli rompiĝema. Dum mi knedis la paston, ĝi emis fendiĝi, dum pasto el sola spelto restus en unu glata peco. Sed ĝi ankaŭ malpli gluiĝis al mia mano, kio estis tre agrabla afero. Kaj fine mi povis platigi ĝin tute senprobleme. Mi pensas, ke sekvafoje mi uzos similan miksaĵon. 

#lang_eo #kuirado #kuirarto #maco #taglibro #vivo

Hodiaŭ mi unuafoje bakis triangulojn. Temas pri relative simple farunaĵo, farĉita de marmelado. Mi uzis fragan. 

La marmelado devas esti plene enfermita, sed kiel vi povas vidi, mi ne sukcesis tiun parton tre bone. Dankinde, mi almenaŭ lernis, kion mi faris malĝuste, kaj mi provos fari ilin pli bone sekvafoje. Tamen la gusto ŝajnas tute bona! 

Tiu ĉi recepto estas bone konata en mia familio, kaj fojfoje bakita de mia patrino, sed ial mi pli forte asocias ĝin kun via avineto, eble ĉar mi memoras elstare unu fojon, kiam ŝi donis al mi skatolon da ili. Do tio ĉi estas io, kion mi volas scipovi baki bone. 

#lang_eo #bakado #farunaĵoj #kuirado #kuirarto #kukoj #taglibro #vivo

Hodiaŭ mi unuafoje provis baki tradician ĉeĥan farunaĵon: duhonorindajn kukojn! :gutkato_manĝas_kukon:

La cirkonstancoj de la bakado ne estis tiom trankvilaj, kiom mi esperis, kaj mi devis plejparte foresti eventon, kiun mi volis partopreni, sed tielas vivo; ĉi-foje, la rezulto estas bongusta! 

Per tiu ĉi sperto, mi sendube multe altigis mian edzigindecon! Mi daŭrigu per aliaj bongustaĵoj. 

#lang_eo #bakado #kuirado #kuirarto #kukoj #taglibro #vivo

Antaŭ kelka tempo, mi faris patkukojn. Ĉi-foje ne la grandajn maldikajn, sed la dikajn malgrandajn. Ili estis bongustaj kaj malpli penigaj, ĉar oni facile povas fari plurajn samtempe. Eble mi farados ilin pli ofte. 

#lang_eo #fotoj #kuirarto #manĝaĵoj #patkukoj

Hieraŭ mi decidis fari omletrizon. Mi kirletis ovojn, kuiris rizon, ekfritis ĝin, kaj alverŝis iom da sojsaŭco. Sed poste mi rimarkis, ke en la sojsaŭca botelo flosas insulo de ŝimo! 

(Tio okazis, ĉar mi ne konservis la sojsaŭcon ĝuste. Mi pensis, ke sufiĉas lasi ĝin en malvarmeta ĉambro, sed oni devas lasi ĝin en malvarmujo, aŭ en simile malvarma loko. Sekvafoje mi faros tion pli bone!) 

Decidinte, ke manĝi la rizon povus esti danĝere, mi forĵetis ĝin kaj kuiris novan. Fritante la novan, mi decidis aldoni keĉupon anstataŭe, sed tiam mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne plu havas keĉupon… 

Nu, mi tamen havis tomatan saŭcon en ladskatolo, kaj do mi miksis tiun kun iom da akvo, salo, sukero, kaj spicoj, por fari ion eble similan al keĉupo. (Mi ne scias, kiel oni faras keĉupon!) La rezulta omletrizo estis… tute manĝebla, kaj eĉ iom bongusta! Certe ankaŭ mia plej malfacila omletrizo ĝis nun. 

#lang_eo #kuirado #kuirarto #omletrizo #vivo

Mansardo Jamada

Hieraŭ mi manĝis salmon kun verdaj fazeoloj kaj terpoma kaĉo! Tre bongusta manĝo, kaj onidire bona por resaniĝo. Tusado jam maloftiĝis, doloro malaperis, kaj mi komencas repreni perditan forton. Resaluton, vivo! 

… adiaŭ, lito. 

#lang_eo #fotoj #kuirarto #kuirado #malsano #manĝaĵoj #vivo

Mansardo Jamada

Freŝdate mi ekvolis fari patkukojn. Kaj do mi faris patkukojn! 

Ekzistas diversaj specoj de patkukoj, tradicie farataj en diversaj landoj. Ĉi-foje mi sekvis hazarde trovitan francan recepton por la maldika franca speco de patkukoj (tie nomata crêpes). 

La recepto estas tre simpla, kaj la teĥniko ne estas tre malfacila… sed la tempo! La tempo! Mi facile forgesis, ĉar mi ne faras ilin ofte, ke oni pasigas horojn starante apud la kuirilo, verŝante paston, kaj fritante, unu post unu, la patkukojn. 

Dankinde, ili tre bongustis! Mi servis kun kirlita kremo, framboj, mirteloj, kaj dolĉa kroata siropo, kiun mi ricevis donace, kaj kies enhavo estas por mi mistero, ĉar mi ne parolas la kroatan. 

#lang_eo #kuirado #kuirarto #manĝaĵoj #patkukoj #vivo

Mansardo Jamada