#TBT, 2022: Programo #Memtest86+ v 6.00 estante rulita en multaj #komputiloj en unu #universitata #KomputilaLaboratorio.
#TBT, 2022: Programo #Memtest86+ v 6.00 estante rulita en multaj #komputiloj en unu #universitata #KomputilaLaboratorio.
Hodiaŭ mi pruntis muko-suĉilon kaj provis forigi la plastajn globetojn de mia komputilo per ĝi. Tio ne funkciis. 
La muko-suĉilo estas plasta tubo, kiun oni konektas al polvo-suĉilo. La tubo de la polvo-suĉilo estas tro granda por akordi la aŭskultilan konektingon, sed la muko-suĉilo estas malgranda, ĉar ĝia destino estas elsuĉi mukon el nazo. (Tio utilas precipe kun tre junaj infanoj, kiuj ne scipovas bone blovigi la nazon.) Sed la rezulta suĉado ne estis sufiĉe forta; la globetoj restas. 
Mi povus malmunti la komputilon, sed mi tute ne scias, ĉu tio helpus. Ĉu tiaj konektingoj kutime havas truon interne, tra kiu mi povus elpuŝi la globetojn? Aŭ ĉu mi simple devos… fari ion alian, ekzemple akiri specialan ilon aŭ rezigni? 
#lang_eo #globetoj #JACK #komputiloj #milito #taglibro #vivo
La konektingo por miaj aŭskultiloj estas ŝtopita de plastaj globetoj. Subita tasko: malŝtopu la konektingon! 
Hodiaŭ mi plejparte okupiĝis de vizitantaj familianoj, kaj mi ankaŭ partoprenis ĉiusemajnan kunvenon, kie mi partoprenis interesan diskuton pri komputilaj bildkartoj. 
Nun mi instalas programon [Syncthing] sur komputilo por sendi dosieron al alia komputilo. Iam mi aĉetis poŝmemorilon por tiu celo, sed mi ne povas rapide trovi ĝin nun. Espereble transportado de dosieroj iutage iĝos pli facila. 
Hodiaŭ mi finis purigadon de pli-malpli ĉiuj surfacoj en la dormoĉambro, krom la planko, kiu surhavas tro multajn sakojn da forigotaj vestaĵoj, kaj la interna fenestra breto, kie nun loĝas almenaŭ du malgrandaj araneoj. Araneaĵo estas tie jam dum tre longa tempo, sed ĝi ĉiam ŝajnas loĝata. :gutkato_ŝultrumas_disokule:
Kaj mi bezonas funkciigi malnovan aŭ aĉeti novan muson. Aŭ almeti tirkeston al mia labortablo. Mi ofte uzas eksteran klavaron kun mia klapkomputilo, sed estas ĝene ĉiufoje etendi manon post ĝin por atingi la tuŝplaton. Aŭ eble mi lernu pli multajn klavkombinojn. Aŭ eble mi faru ambaŭ; kial ne? 
Ĉar @fanjo kaj @korren volis vidi mian komputilon, jen miaj komputiloj. 
La dekstran mi nomis Jado, kaj la maldekstran Vonnegut. Ne ĉar mi tiom amus personigi komputilojn, sed ĉar la operaciumoj petis min nomi ilin dum instalado. :gutkato_ŝultrumas_disokule:
Jado estas [Thinkpad X200] de Lenovo. Mi havas ĝin proksimume 8 jarojn, sed la modelon oni faris antaŭ proksimume 16 jaroj. Ĝi estas unu el la plej modernaj komputiloj kun datumtraktilo de Intel, kiu ankoraŭ kapablas starti sen malliberaj programoj. (Por tio mi uzas malnovan version de la starta programo [Libreboot], kiu ankoraŭ estis libera.) 
Domaĝe, la bildotraktilo de tiu ĉi peco ŝajnas dekomence rompita aŭ malbone instalita; ĉia grafika peno terure malrapidigas la komputilon, kaj necesigas restartigon por forigi tiun problemon. Mi ankaŭ devis jam kelkfoje anstataŭigi iujn partojn. Nuntempe mi uzas la komputilon precipe por skribado (verkado) kaj programado; ĝi tre taŭgas por tio, ĉar la klavaro ankoraŭ funkcias bone kaj estas tre komforta (kompare al plejparto de aliaj klapkomputiloj). 
La komputilo povas legi SD-kartojn kaj havas etan lampon super la ekrano, kiu povis lumi sur la klavaron, sed domaĝe ankaŭ tiu ne plu funkcias. Iuj personoj tre amas la ruĝan buleton meze de la klavaro, per kiu oni ŝovas la musmontrilon. Mi ne estas unu el tiuj personoj, ĉar ĝi dolorigas miajn fingrojn post iom longa uzado; sed krom tio ĝi estas sufiĉe oportuna. :gutkato_ĝengrimacas:
Vonnegut estas iu speco de [EliteBook 820] de [Hewlett-Packard]. Mi havas ĝin proksimume 4 jarojn, kaj la modelon oni faris antaŭ almenaŭ 7 jaroj. Entute, ĝi estas malpli mojosa kaj bezonas iujn malliberajn programojn por starti, sed ĝi estas pli potenca kaj ne havas rompitajn partojn. Nu, preskaŭ. 
Kiam oni tre penigas la komputilon, ekzemple per iu moderna, grafike postulema ludo, kiel [SuperTuxKart], ĝi verŝajne trovarmiĝas, ĉar centra parto de la klavaro ĉesas funkcii. Kutime ĝi reordiĝas post kelkaj minutoj, horoj, aŭ tagoj, aŭ se oni insiste premas la rompitajn klavojn. Por eviti tiun problemon, mi ŝoforas la aŭteton per klavoj, kiuj ne estas en centro de la klavaro. (Kaj mi ankaŭ ne penigas ĝin tiom longe nek ofte.) 
Sur ambaŭ komputilojn mi instalis la operaciumon Debian 12. Antaŭ kelkaj jaroj mi uzis la operaciumon Parabola, kiu estas derivaĵo de [Arch Linux], sed poste mi rimarkis, ke mi pli feliĉas, kiam aferoj funkcias, ol kiam ili novas kaj brilas. 
Kaj tiuj estas el mia vidpunkto la plej gravaj informoj. Se vi volus pliajn, ne hezitu demandi! 
#lang_eo #fotoj #klapkomputiloj #komputado #komputiloj #teĥnikaro #teĥniko #vivo
