Ĉi jare mi uzis plurajn nekutime malgrandajn klavarojn kaj mi relative multe alkutimiĝis al ne havi la numerojn kiuj aperas je la dekstra flanko de tipa klavaro.
Tiu alkutimiĝo estas tute neatendia, sed jen kiel funkcias homa cerbo.
Ĉi jare mi uzis plurajn nekutime malgrandajn klavarojn kaj mi relative multe alkutimiĝis al ne havi la numerojn kiuj aperas je la dekstra flanko de tipa klavaro.
Tiu alkutimiĝo estas tute neatendia, sed jen kiel funkcias homa cerbo.
La klik-klako de mia klavaro iĝas iom pli klika ol klaka. Mi unuafoje provas tiajn kontaktilojn/ŝaltilojn, sed fakte ili plaĉas al mi multe pli ol mi atendis.
dato: 12 julio 2022
docker docker docker docker docker docker docker docker docker docker docker docker
ĉio pri komputiloj lastatempe rilatas al docker. 🙄
Ekde 2005 mi uzas gmail kaj preskaŭ ĉiam uzis ĝin rete anstataŭ konekti mian konton al alia aplikaĵo, ekzemple Outlook aŭ Thunderbird. Mi ne vere scias kial. Eble la reta versio de gmail funkciis sufiĉe bone. Sed mi nun emas ne uzi google-servojn kaj provi uzi Thunderbird por legi mian retmesaĝojn.
Mi ludetis per instalado de Ubuntu 20.04 LTS kaj aldono de la fenestrilo awesome! Mi ankaux unuafoje uzis KDE5, cxar gxis nun mi nur spertis Cinnamon ene de Linux Mint.
Estas interese malkovri la eblecojn de linukso kaj gxiaj diversaj iloj/funkcioj.
Dank' al @bluvaganto pro lia memorigo pri VirtualBox; tre sendangxera ludejo.
Mi emas nerdumi per instalado de FreeBSD en komputilo ankoraux ne-elektita por la tasko... 👀
Mi purigas komputilon (dosierujojn) por pretigi ĝin por instali novan version de Linux Mint 😇
Mi sentas min sufiĉe komforta por uzi la komandlinian interfacon ĉe linukso, sed mia menso ja multe alkutimiĝis al la grafika maniero de dosierujo. 🤷♂️
Mi ŝatas komputilojn sed mi ne vere uzas ilin tre utile aŭ signife. Ĝi povus esti ilo por utilega kreado, sed ĝi iĝas nur amizilo.
Nu, ĝi estas ankaŭ lernilo kaj tion mi ege aprezas, sed...