Dum lasta jardeko retumiloj akiris multe da povoj. La vera arto estas ne uzi ilin 😼
Dum lasta jardeko retumiloj akiris multe da povoj. La vera arto estas ne uzi ilin 😼
Pri anglalingva interreto
Mi ne scias, kiam tio ekis, tamen de tempo al tempo anglalingva interreto sentiĝas sufoka: kontrolema kaj pasive agresema. Ne diru, ne faru, ne pensu. Kion ni diras estas vero, kion vi diras estas nur malbona opinio. Kaj mi parolas ne pri la ideo, ke homoj devas esti homoj unu al la alia, ĉar ĝi certe estas bona.
Dek kvin jarojn antaŭe mi ne sentis tion. Ĉu mi simple iĝas malpli juna? Eble! Tamen mi ne sentas tion en alilingvaj partoj de interreto. Eble mi simple legas tro multe da afiŝoj de homoj, pri kiuj mi scias nenion, do ekster kunteksto ili sonas iom strange. Aŭ eble anglalingva interreto vere ŝanĝiĝis 🤷
Hieraŭ estis ripoza tago, sed eble mi devas lertiĝi je ripozado, ĉar ĝi ne vere kontentigis min. Eble ĝi estis tro sencela. 
Hodiaŭ estis plia ordiga tago. Nenio tre videble ŝanĝiĝis, sed mi prizorgis kelkajn etaĵojn, kiuj kunkonsistigas la vojon al orda domo. 
Krome, mi ankaŭ havis ŝancon pripensi la eblon anstataŭigi artefaritan intelekton per kultivita natura intelekto, kaj post tre longa tempo mi revenigis dratan retkonekton al mia klapkomputilo. Vivu stabileco! 
Interreto estas interesa loko. En unu parto oni konvinkas nin, ke oni devas fordoni telefonnumerojn al mesaĝiloj, ĉar tio helpas bataladon kontraŭ trudmesaĝoj, kaj ke tio estas tuta normala afero, ĉar ĉio estas kaŝita. En la alia parto en la sama tempo opoziciularo rakontas, kiel de iu mesaĝilo «forfluis» datumo de la uzantoj, inkluzive telefonnumerojn, kaj oni devas memori, ke institucioj de forto povas kompari tiun datumon kun la niaj. Ni vivas en interesa tempo.
Nu, eĉ se interreto ne funkcias, mi havas multe da paperaj libroj, kiujn mi ankoraŭ ne finlegis 
@evaf Fakte mi menciis KernPunkto-n en mia libro pri Esperanto:
Radios y revistas siguen habiendo muchas en diversos rincones del globo. Podemos escuchar “Muzaiko”, “KernPunkto”, “Varsovia Vento”, “Esperanta Retradio”, “Radio Havano Kubo” y hasta “Radio Vatikana”.
(Radioj kaj revuoj daŭrigas en diversaj partoj el la mondo. Ni povas aŭskulti “Muzaiko”, “KernPunkto”, “Varsovia Vento”, “Esperanta Retradio”, “Radio Havano Kubo” kaj êc “Radio Vatikana”.)
Mi estis tre agrable surprizita kiam mi malkovris ke en la epizodo de 2016 “La platformigo de la interreto. Kial ni ne estas sur Youtube” vi mencias Diasporon kaj videbligas “la prezon de la libereco”. Mi pensas ke multaj esperantistoj ne scias pri cifereca distopio kaj senvole ekskludas homojn kiel mi, kiuj ne volas uzi malliberan programaron.
https://kern.punkto.info/2016/04/21/kp071-la-platformigo-de-la-interreto/
Do, dankon pro havi vian propran retejon kaj uzi liberan programaron kiel https://fosstodon.org/@podlove
Kial ni ne estas sur Youtube Ni enŝovas tiun ĉi iomete pli politikan ol teknikan epizodon pri la stato kaj la estonteco de la interreto. Ĉu ni en estontece dependas de grandegaj platformoj kiel Facebook kaj Youtube? Aŭ ĉu ni sukcesos konservi nian liberecon kaj sendependecon. Kio estas la prezo de la libereco? Kaj ni respondas la demandon: Kial ni ne estas sur Youtube?
Interesa artikolo kaj interesaj komentoj ĉe #LiberaFolio:
350 000 artikoloj en la #EsperantaVikipedio
La Esperanta #Vikipedio en mardo atingis la kvanton de 350 000 artikoloj. Ĝi nun estas sur la 36-a loko el 326 en la listo de diverslingvaj Vikipedioj. La kvanto de artikoloj estas pli granda ol ekzemple en la dana, sed multaj esperantistoj trovas la kvaliton nekontentiga....
https://www.liberafolio.org/2024/02/20/350-000-artikoloj-en-la-esperanta-vikipedio/
#esperanto #wikipedia #interreta #interreto #Esperantujo #esperantio #komunumo #esperantisto
:taneŝima_ĝojas: Se vi esploras malnovan retejon ĉe La Interreta Arĥivejo (https://web.archive.org/), sciu! 
Verŝajne, oni povas vidi la retejon krude — t.e., sen la supra breto kaj redaktoj de la Arĥivejo — per simpla redakto de la URL. Simple postmetu »id_« al la datodosierujo:
https://web.archive.org/web/20161202053144/http://anti-dolphin.org/
↓https://web.archive.org/web/20161202053144id_/http://anti-dolphin.org/
Tio ĉi aparte utilas, se vi provas elŝuti plenan retejon de la Arĥivejo, per curl aŭ io tia. 
Ĉu la interreto estas rimedo por pli bona komunikado aŭ ĝi malhelpas nian kapablon kompreni unu la alian?
Ĉu Esperanto estas vere efika lingvo por komunikado en la interreto, aŭ ĉu ĝi simple aldonas al la lingva kaoso?
Kion vi pensas pri la rolo de Esperanto en la interreta komunikado?