Antaŭ kelkaj semajnoj, mi faris enketon pri tio, kiel ni nomu ĉi tiun socian retaron. Oni ricevis tri elekteblojn. »Federuniverso« ricevis neniun voĉon. La aliaj du elektebloj, »Federujo« kaj »Fediverso«, ambaŭ ricevis po 5 voĉoj.

Ne eblas tiri grandan konkludon el ĉi tiu malgranda esploro, sed evidente ambaŭ nomoj plaĉas almenaŭ al kelkaj homoj. Mi mem preferas la vorton »Federujo«. Verŝajne mi uzados tiun ekde nun.

Dankon al ĉiuj voĉdonintoj!

#lang_eo #enketoj #esperanto #federujo #federuniverso #fediverso 

Tirifto (@[email protected])

Kiel ni nomu ĉi tiun socian retaron en Esperanto?Mi vidis kelkajn personojn nomi ĝin »Fediverso« (de la angla »Fediverse«).Ĉar mi ne ŝatas paŭsi vortojn de la angla, mi kutime diras »Federuniverso«...

Kiel ni nomu ĉi tiun socian retaron en Esperanto?

  • Mi vidis kelkajn personojn nomi ĝin »Fediverso« (de la angla »Fediverse«).
  • Ĉar mi ne ŝatas paŭsi vortojn de la angla, mi kutime diras »Federuniverso« (kunmetita same kiel en la angla, sed per esperantaj vortoj kaj reguloj).
  • Sed eble oni povus esti eĉ pli kuraĝaj, kaj diri »Federujo« (same kiel oni diras »Esperantujo«)? Tiu vorto povus (teorie) signifi aliajn aferojn, sed en kunteksto ĝi kredeble kaŭzus nenian konfuzon.

Kion vi pensas? Kiu nomo plej plaĉas al vi? Kiu estas plej bona? Ĉu vi ideas alian elekton?

#lang_eo #enketo #esperanto #federujo #federuniverso #fediverso #vortoj 

Federujo
50%
Federuniverso
0%
Fediverso
50%
Poll ended at .
Miniwa/Cute

Mia historio en la federuniverso iĝis eble tro longa kaj malfacile tralegebla. Tial dum la pasinta semajno, mi decidis nombri ĉiujn afiŝojn kaj noti iliajn specojn. Nun mi povas pli bone vidi, kiom kaj kion afiŝas miaj abonatoj.

Dum la pasintaj 7 tagoj, aperis 930 afiŝoj de 20 personoj. Pli ol duono de tiuj venas de nur 2 personoj. La meza (aktiva) abonato venigas al mi 17,5 afiŝojn semajne. Plej oftaj specoj estis:

  • hazarda (183 afiŝoj)
  • teĥnika (140 afiŝoj)
  • japanlingva (120 afiŝoj)
  • vivokaza (104 afiŝoj)
  • reklama (59 afiŝoj)
  • bona memea (45 afiŝoj)
  • malbona memea (45 afiŝoj)

Verŝajne mi malabonos la Fondaĵon por Libera Programaro. Mi ŝatas ĝin, sed ĝian konton verŝajne prizorgas roboto; ĝiaj afiŝoj multe ripetiĝas, malofte diras ion novan al mi, kaj mi neniam vidis ĝin respondi al iu. (Federuniverso ja estas reto socia, do ni sociumu!) Aliajn kontojn mi devos pripensi.

(Kaj se vi scivolas, kial »japanlingva« estas aparta speco… tio estas, ĉar mi ne scipovas legi la japanan. Verŝajne mi ankaŭ devos trakti tion iel!)

#lang_eo #federuniverso #vivo :blobcatprofit:

Miniwa/Cute

Iom agacas min, ke la propraj bildosignoj pli grandas ol ordinara teksto. Se unu el tiuj metiĝas apud teksto sur linio, ĝi multe pligrandigas la interlinian spacon apud tiu sola linio, kaj rompas la koherecon de la tuta alineo, ĉi tiel: . Nu diru: ĉu tio lasas vin trankvila?!

#lang_eo #federuniverso