Vorto de la semajno: elefanto.
La plej granda videbla besto, kiu loĝas sur tero, nomiĝas elefanto. Ĝi havas tre dikan haŭton, kvar krurojn, du grandajn orelojn, kaj el ĝia buŝo elstaras du longaj dentegoj. Dentegoj de iuj elefantoj estas tre grandaj, sed aliaj elefantoj havas malpli grandajn dentegojn. Sur kapo de elefanto oni povas trovi eĉ pli interesan aferon: la rostron! Rostro estas tre longa, forta, kaj fleksebla nazbrako, per kiu la elefanto spiras, sed povas ankaŭ levi tre pezajn aĵojn. Rostro ankaŭ estas tre lerta: la elefanto povas per ĝi senŝeligi nukson, aŭ suĉi akvon, per kiu ĝi poste lavos sin! Ĉu ne mirindas tio? Kiuj aliaj bestoj havas enkonstruitan duŝilon?
Elefantoj vivas tre longe, simile al homoj – pli ol kvindek jarojn! Ili vivas en grandaj familioj, kaj eĉ familiaroj. Almenaŭ la elefantinoj tiel vivas – la elefantiĉoj onidire iom pli solemas dum plejparto de sia vivo. (Domaĝe mi neniam renkontis elefantiĉon por demandi al li rekte.)
Sed elefantoj ne naskiĝas grandaj kaj fortaj. Fakte, elefantoj tute ne naskiĝas. Kiam elefantino naskas idon, tiu devas unue lerni elefi, por ke ĝi iĝu elefanto. Ĝis tiam, ĝi estas simpla elefonto. Ĝi vojaĝas kun sia familio kaj lernas de ĝi ĉion, kion elefanto bezonas scii. Kaj poste, kiam nova generacio de elefantoj maturiĝas, venas tempo por la longa vojaĝo. Elefantoj pasigas longajn monatojn marŝante, ĝis ili atingas grandan riveron. Ili staras sur ties bordo, kaj atendas venon de maristoj sur grandaj ŝipoj. Kiam la junaj elefantoj ekvidas la mastojn de tiuj grandaj ŝipoj, ili decidas pri sia sorto. Kelkaj elefantoj tute ne interesiĝas pri la mastoj, kaj reiras hejmon. Sed aliaj elefantoj tiom profunde fervoriĝas pri la bele faritaj mastoj, ke ili decidas forveturi kun la maristoj, kaj lerni kiel kanti, por ke ili povu kanti odojn al la mastoj. Jes – tiuj elefantoj iĝas mastodontoj. Ili ŝipas tra la mondo, renkontas multajn aliajn ŝipojn kaj multajn aliajn mastodontojn de aliaj lokoj, kaj federas kun ili.
Nu, ne vere. Ĉi tiu lasta alineo estis tute mensoga. Sed ĉu ne belus, se elefantoj vere tiel vivus?
#lang_eo #bestoj #elefanto #elefantoj #Esperanto #lerniloj #mastodonto #mastodontoj #vortoj
(Neoficiala vortero: »iĉ« esprimas viran sekson, kontraste al »in«.)
Foto de elefanto, kiu gvidas el…Foto de mastodanto, kiu perfekt…