Mi pensas, kiel mi povus helpi lin. Mi ne havas multajn konatojn en la regiono, mi ne plu vivas ĉi tie ekde dudek jaroj.
Tamen, mi havas multajn kontaktojn en sociaj retoj.
Do mi provos verki afiŝon por helpi lin trovi laboron ĉi tie, en norda Francio.
Ni devas provi.

3/3

#taglibro #Esperanto #bokso #uŝuo #luktosporto #Afganio #rifuĝinto

Hieraŭ mi revidis la uŝuiston en la parko. Li nomiĝas Ismael. Ni denove trejnis kune.
Li helpis min plibonigi miajn piedbatojn. La tekniko de Ismael estas tre simila al tiuj, kiujn mi lernis en tekvondo.
Hodiaŭ li estis laca, do mi trejnis sola en la parko, malgraŭ la varmega vetero.
#taglibro #Esperanto #lang_eo #bokso #uŝuo #luktosporto
Hodiaŭ mi trejnis en la parko.
Ulo vidis miajn pugnogantojn kaj demandis min, ĉu mi praktikas miksitan luktosporton.
Mi respondis: nur piedpugnan boksadon.
Li diris, ke li praktikas uŝuon, ĉinan batalarton. Li venas el Afganio.
Ni parolis iomete en la franca kaj la angla.
Ni trejnis kune, kaj li montris al mi kelkajn teknikojn de piedbatoj.
Li piedbatis tre forte. Mi tre ŝatis liajn teknikojn.
Estis tre bela renkontiĝo. Mi esperas revidi lin venontan sabaton.
#taglibro #Esperanto #lang_eo #bokso