Nova filmeto de Esperanto Aŭstralio:

Bernard PIDANCIER: Biciklado en Francio kaj kelkaj eǔropaj landoj

Bernard prezentis la jenajn temojn:

  • Kelkaj teĥnikaj biciklaj vortoj
  • Kio estas deviga laŭ la franca leĝo?
  • Kiel la Strasburga Bicikla Asocio strebas instigi homojn uzi biciklojn ĉiutage?
  • Kial estas pli da biciklantoj en la nordo ol en la sudo de #Francio, malgraŭ la vetero?
  • Ĉu ni devas timi akcidentojn?
  • Kiel vojaĝi bicikle: kelkaj biciklaj vojoj en Francio kaj en #Eŭropo.

#esperanto #aŭstralio #biciklado

Bernard PIDANCIER: Biciklado en Francio kaj kelkaj eǔropaj landoj

YouTube

Hodiaŭ mi donacis prunamarmeladon al la biciklavendejisto ĉar li prave ĝustigis miajn dentradojn.

Loka-biciklavendejoj estas vere mirindaj ejoj.
#biketooter #Biciklado

Forta kontraŭ vento sed bela malfrua somera lumo

#biketooter #Biciklado

Hieraŭ mi biciklis tra kamparoj nordoriente el mia urbo. Tuta vojo estis 37 km, do ne tre longa, sed ĉi jare mi ne veturis tre multe kaj mi lacas tro rapide. Bonŝance ĉi foje mi ne havis problemojn, nur en unu loko mi sentis tre laca (sur deklivo supren al monteto, plej alta en la urbo). Kiam mi veturis hejme sed ankoraŭ havis kelkajn kilometrojn da vojo, pluvego komencis kaj mi tute malsekiĝis. Mi pensas ke en Pollando klimato tropikiĝas, somere nur varmegas aŭ pluvegas.

#lang_eo #biciklado #naturo

Hodiaŭ mi veturis bicikle al arbaro apud mia urbo (kiel la arbaro nomiĝas en Espo - mi ne scias. Provu diri "ŭagjevniki").
#lang_eo #biciklado #arbaro
DEMO auf der B28 von Reutlingen nach Tübingen

ADFC-Termin am 22.09.24 Ort: Stadthalle, Reutlingen

Hodiaŭ okazus unu de miaj plej ŝatataj konkursoj. La Nederlanda en la venton biciklado. Homoj devas bicikli 8.5 kilometrojn en fortan venton (pil ol 7 boforto (50-60km/h)). Bedaŭrinde la knokurso ne povas okazi ĉar la vento estas plu forte (pli ol 100km/h !). Laŭ vikipedio (en la angla aŭ la nederlanda) :- https://en.wikipedia.org/wiki/Dutch_Headwind_Cycling_Championships
#ŜtormoCiaran
#Biciklado
Dutch Headwind Cycling Championships - Wikipedia