Hodiaŭ mi unuafoje bakis triangulojn. Temas pri relative simple farunaĵo, farĉita de marmelado. Mi uzis fragan. 

La marmelado devas esti plene enfermita, sed kiel vi povas vidi, mi ne sukcesis tiun parton tre bone. Dankinde, mi almenaŭ lernis, kion mi faris malĝuste, kaj mi provos fari ilin pli bone sekvafoje. Tamen la gusto ŝajnas tute bona! 

Tiu ĉi recepto estas bone konata en mia familio, kaj fojfoje bakita de mia patrino, sed ial mi pli forte asocias ĝin kun via avineto, eble ĉar mi memoras elstare unu fojon, kiam ŝi donis al mi skatolon da ili. Do tio ĉi estas io, kion mi volas scipovi baki bone. 

#lang_eo #bakado #farunaĵoj #kuirado #kuirarto #kukoj #taglibro #vivo

Hodiaŭ mi unuafoje provis baki tradician ĉeĥan farunaĵon: duhonorindajn kukojn! :gutkato_manĝas_kukon:

La cirkonstancoj de la bakado ne estis tiom trankvilaj, kiom mi esperis, kaj mi devis plejparte foresti eventon, kiun mi volis partopreni, sed tielas vivo; ĉi-foje, la rezulto estas bongusta! 

Per tiu ĉi sperto, mi sendube multe altigis mian edzigindecon! Mi daŭrigu per aliaj bongustaĵoj. 

#lang_eo #bakado #kuirado #kuirarto #kukoj #taglibro #vivo

Ni bakis paskajn pankukojn 😋 Tradicie oni fritas ilin sur pato, sed ĉi-foje mi kuiris ilin en forno por la unua fojo.

#bakado #Esperanto #torrijas #vegano

Mi ĵus bakis spickukon. Kaj kion vi hodiaŭ faris por kontraŭbatali faŝismon?

#lang_eo #absurdaĵoj #bakado #kuirado #vivo

Mansardo Jamada

Antaŭ nelonge mi bakis spickukon! Domaĝe la supro iomete bruliĝis kaj mi devis senŝeligi ĝin. Sed almenaŭ tio donis bonan pretekston, kial mi nepre kovru la supron per kirlita kremo. 

#lang_eo #bakado #fotoj #kuirado #manĝaĵoj #spickuko #vivo

Mansardo Jamada

Mi bakis kuketojn! Ili iom tro sekas (verŝajne ĉar mi tro longe bakis ilin), kaj iom tro dolĉas (verŝajne ĉar la recepto estas usona), sed ili gustas sufiĉe bone! 

Sed ĉu temas pri kuketoj aŭ biskvitoj? 

#lang_eo #bakado #biskvitoj #dolĉaĵoj #kuirado #kuketoj #manĝaĵoj #vivo

Mansardo Jamada

Jen la #kuko, kiun mi bakis! Mi jam gustumis, kaj mi ne jam mortis, do klare mi faris bone.

#lang_eo #bakado 


Bildo de du pecoj da bluece gri…
Alia bildo de du pecoj da bluec…
miniwa/cute