Hieraŭ, mi ĝuis promeni en la kvartalo de la moskeo nomata Yivli Minare en la turka, ĉar ĝia minareto estas kanelita. Tiu moskeo estis konstruita en la jaro 1230. La unua moskeo estis detruita kaj rekonstruita en la jaro 1373 sur la subkonstruaĵo de bizanca preĝejo. Proksime de la moskeo, estas ĉarmaj stratetoj kun butikoj. Sur la placo, tronas grandega bronza statuo de Atatürk honore al la fondiĝo de la turka respubliko. #taglibro #antalja #turkio #esperanto




