Mi plu prilaboris la Ĉu-Teksto-Estas-Esperanta-funkcion, kaj mi pensas ke nun troviĝas en bona stato!
(Danke al amuzpravigaj rimarkoj antaŭaj de @tirifto, @lealang, @kallekn, kaj @jsv
)
Jen la nova sistemo, netrompebla kaj senmakula!
Teksto…
- … gajnas poentojn laŭ proporcio de ĉapelitaj literoj (malpli por X-sisteme ĉapelitaj, kaj eĉ malpli por H-sisteme ĉapelitaj).
- … gajnas poentojn laŭ proporcio de vortoj kun Esperantaj finaĵoj.
- … havanta eĉ unu ĝuste ĉapelitan literon, gajnas iujn aldonajn poentojn.
Finaĵoproporcio: 55% da poentoj
Ĉapelproporcio: 30% da poentoj
Donaco ĝustĉapela: 15% da poentoj
Se superas 50%, kredeble Esperantas!
Ĝi ŝajnas funkcii sufiĉe bone nun, almenaŭ provizore…? Kompreneble, ju pli longas la teksto, des pli verŝajnas pravi. :taneŝima_ĝojas:
#lang_eo #esperanto #analizo