Roskilde Festivalo atendas vin!
Ni varme bonvenigas esperanttistojn partopreni SENPAGE la plej mojosan, neforgeseblan unusemajnan rok-festivalon - 27/6 ĝis 5/7 en Danio.
Legu pli kaj aliĝu ĉe https://roskildefestivalo.dk
#esperanto #muziko #festivalo #senpaga #vojaĝo #somero #roskildefestivalo

Nova filmo de

ESPERANTO SENLIME

la 13a ĉapitro de Esperanto Senlime

JUNEKAJKUNI

ĵus aperis. Rigardu!
(Jes, ni amas vin ❤️)

#esperanto #international #lang_eo #travel #vojaĝo #voyage

https://youtu.be/NX6WmOWrFCk

Junekajkuni | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ13

YouTube
Vendredon ni vizitis la fortikaĵon nomatan Kasbaho de Ŝefŝaŭen. Ĝi estis konstruita en 1471 de Mulaj Ali Ibn Raŝid, kiu volis rezisti kontraŭ la portugala plifortiĝo en Tanĝero. Tial li ordonis la konstruadon de tiu fortikaĵo ĉe la piedoj de du montoj. Pro tiuj du suproj, la nomo Ŝefŝaŭen venas el la amaziĥa lingvo kaj signifas “kornoj”.

La Kasbaho rapide fariĝis urbo, kiu bonvenigis islamanojn kaj judojn el Andaluzio post la kristana rekonkero. La urbo estis ĉirkaŭita de remparoj kun turoj kaj havis sep pordegojn.

Ŝi fariĝis religia, politika kaj kultura centro dum la Ŭattasida dinastio. La Granda Moskeo apud la Kasbaho estis ankaŭ konstruita laŭ la ordonoj de Mulaj Ali Ibn Raŝid kaj funkciis kiel lernejo kaj por Islamo kaj por la sciencoj.

Ŝefŝaŭen rapide akiris reputacion de Sankta Urbo pro siaj multaj moskeoj kaj “kunfratejoj” nomataj zaŭjaoj.

La andaluza ĝardeno estas tre bela : oni trovas oleandrojn, persikarbojn, palmojn, citronarbojn, salvion, lavendon, rosmarenon ktp.

#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen
Jaŭdon ni iris de Ŝefŝaŭen al la kaskadoj de Akŝur. Tiu loko estas tre bela, en la natura parko de Ŝefŝaŭen. Multaj homoj venas tien por baniĝi kaj pikniki. Ni ĝuis agrablan momenton ĉe la akvo, en tre bela pejzaĝo. Oleandroj floris kaj cikadoj ĉirpis.

#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen #Akchour
Merkredon ni daŭrigis nian viziton de Ŝefŝaŭen. La malnova centro restas ĉiam tiel surpriza !

#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen
Ni ĝuis agrablajn momentojn apud la kaskado nomata Ras El Maa, kio laŭvorte signifas "la kapo de la akvo". Tiu loko estas tre populara vidindaĵo, kaj por turistoj, kaj por marokanoj. Ni vidis hispanojn, italojn, ĉinojn, kaj marokanojn, kiuj loĝas en Eŭropo aŭ en aliaj regionoj de Maroko.
#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen
Dum la veturo ni sekvis la riveron Oued El Kebir, poste la riveron Oued Naĥla kun iliaj akvobaraĵoj.
Ni haltis iom apud la lago Naĥla. Sur placo ĉe la vojrando oni vendas migdalojn, cepojn kaj tradiciajn terkuiritajn potojn por kuiri taĵinojn. Tie homoj ankaŭ povas foti sin en pendigaj seĝoj kun bela vido al la lago en la fono.
Nun ni troviĝas en tradicia maroka domo, nomata riad, en la malnova centro de Ŝefŝaŭen. De la tegmento oni vidas la montojn sudoriente.

#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen
Mi vojaĝis per la rapida trajno, nomata Al Borak, el Kazablanko al Tanĝero. Poste, ni veturis el Tanĝero al la urbo Ŝefŝaŭen, ĉe la okcidenta rando de la montaro Rif. En la trajno mi legis la romanon de Ursula K. Le Guin La Senposeduloj kaj aŭskultis la albumon de Steve Roach Into the Majestic. En la aŭto la ŝoforo aŭskultis ĵazon. Ni trapasis belajn pejzaĝojn, sed okazis kelkaj trafikŝtopiĝoj sur la nacia vojo N2.
#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Kazablanko #Tanĝero

"baldaŭa foriro" diris la voĉo...
Ni eniris la trajnon kiu jam plenumitis da vojaĝantoj ^^
Kun mia edzino, ni serĉis dum kelkajn minutojn 2 sidjojn flank-al-flankajn.

#vojaĝo #Amiens

Nun ni atendas kafejen la trajnon. Mi fotis nur detalon de la stacidomo "Gare du Nord", ĉar estas multaj konstrulaboroj...
#vojaĝo #Amiens