Do @kubofhromoslav ĉu unu el tiuj membroj en #VikimedioEO estus interesita pri ĉi tiu laboro / eta kontrakto? https://kunfarejo.org/?p=5998
Wiki retprogramisto bezonata – Esperanta Kunfarejo

La agrabla sento fine de tago plena de grava laboro por plifortigo de #VikimedioEO 😊
Jam post kelkaj homoj, la 21-an de Marto 2026, okazos la 9-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de #VikimedioEO. Ni kore bonvenigas vin, ĉiujn aktivajn Vikimedianojn, aparte se vi pretas plialtigi vian agadon per servado en la Estraro aŭ Revizia komisiono!
https://esperanto.wiki/evento/9-a-kunsido-de-generala-asembleo-2026-1

@ddgulledge @kinkkong @benny @ehrt74 @proedie @Pare @valhalla @EUCommission @wikipedia, ho tio estus mojosa!

Mi komencis kontribui al ĝi en 2007, sed dum lastaj jaroj precipe kontribuas por ĝi per la organizo #VikimedioEO, kiun mi gvidas.

Se oni volas *verki* Vikipedion, oni ne gvidu organizon, kiu helpas al aliaj homoj verki ĝin. Eĉ se tio povas havi pli grandan socian efikon (pri kiu mi mem interesiĝas pli) 😅

Mi vere ne konas pli bonan membro-mastrumilon por teĥnike kapabla neprofitcela organizo, ol @civicrm 🥰

Malgraŭ ĝia komplekseco... Oni ja bezonas lerni ĝin, kaj tio malfacilas memstare. Se mi povintus reveni en pasintecon kaj trastudi iun bonan kurson pri ĝi kiam mi ekuzis ĝin en #VikimedioEO...

Multa grava laboro de #VikimedioEO okazas "malantaŭ kurteno", kaŝita. Ne ĉar ni volus kaŝi ĝin, sed simple ni bezonas nur-teamajn diskutojn.

Tiel okazas ankaŭ nun pri nia teĥniko, kiu fundamente subtenas ĉiun nian agadon. Aferoj vere moviĝis kaj jam nun funkcias multe, multe pli bone! Dankon 🙏

Mi vere ĝojas havi teamon de kapablaj teĥnikistoj. Tiuj eĉ motivigas min matene foriri de lito por komune krei estontecon 😎

En #VikimedioEO ni laboras pri subvenciata projekto por plikapabligo pri uzado de la membro-mastrumilo @civicrm. Nun ni serĉas organizon, kiu kunordigos ĝin, kaj ankaŭ partnerajn organizojn.

Se vi gvidas aŭ konas tian organizon, bv sendi al ĝi jenan superrigardon 👇
https://mallonge.net/CiviCRMWP

Preparado de novaj alt-subvenciataj projektoj por #VikimedioEO bone progresas. Nia Ĝenerala asembleo konfirmis ilin por la Jara plano 2026 kaj ni liveras.

3 temos pri plifortigo de organizaj fundamentoj, 1 provizos enhavon por Vikipedio. Ĉiuj dependas de trovo de taŭgaj partneroj kaj aprobo.

Por ili ni ankaŭ bezonos (ankaŭ pagatajn) plenumantojn por diversaj laboroj. Se vi volas helpi kaj loĝas en la Eŭropa unio, kandidatiĝu por ĉiuj roloj, pri kiuj vi interesiĝas: https://esperanto.wiki/volontulu

CiviVolunteer – Esperanto kaj Libera Scio

Brile! Aktivuloj tro ofte ne konscias pri graveco de bona infrastrukturo por altkvalita laboro! Sed ĝi ja vere tre gravas! Nun en #VikimedioEO ni ankaŭ finas gravajn ĝisdatigojn kaj jam nun aferojn funkcias multege pli bone (ekz. entute funkcias 😅).

#VikimedioEO zorgas pri siaj homoj tiom kiom eblas. Mi planas provizi edukilojn pri diversaj temoj utilaj ne nur por agado en VMEO, sed ankaŭ por kutima vivo.

Pluaj laboroj jam estas bone dokumentitaj, do sufiĉas sekvi manlibron. (mi mem tion regule bezonas 😊)

Pri uzado de nia projekta mastrumilo @openproject ni laboras pri baza kaj ankaŭ pri bonkvalita videaj kursoj. Abonu novaĵojn kaj mi informos vin kiam ĝi pretos 👇
https://kursoj.esperanto.wiki/openproject/

Ĝi aparte taŭgas por homoj en altaj roloj!

OpenProject – Kursoj de Vikimedio EO