Nu, mi finfine aŭskultis la muzikan albumon Verdstelaro de @autumn_64. Jen eta recenzo do. :gutkato_kapaŭskultiloj:

La albumo estas malgranda; ĝi konsistas el ses pecoj. Tri estas originalaj kantoj, du estas senvoĉaj versioj de iuj el tiuj kantoj, kaj la lasta estas (ankaŭ senvoĉa) kovro de alia kanto, kiu venas de televida seriaĵo, se mi bone komprenis. 

Muzike, ĝi ŝajnas bone farita al mi. La speco de muziko domaĝe ne tre plaĉas (nek tre malplaĉas) al mi, kaj do mi ne povas bone taksi ĝin. La kantoj ne havas multajn tavolojn; la aŭtoro ludas melodion per kelkaj muzikiloj kaj eble kantas dume. Se mi ĝuste aŭdis, unu kanto uzas ĉefe pianon, du uzas ĉefe gitarojn, kaj la kovra uzas (tre tre belsone) ĉinajn muzikilojn. Ili kunfunkcias kaj sonas bone. 

Du el la kantoj estas emociaj, kaj esprimas amon kaj sopiron je iu persono; la tria estas gaja kaj festa, kaj mi trovis ĝin agrable amuza. Por mi la tekstoj eble estas iom tro nerimaj, kaj foje impresas iom malflue, sed ili bone akordas la muzikon. Arte, plej plaĉas al mi la teksto de »En ĉia kor’«, ĉar ĝi esprimas ideojn malpli rekte, sed ne tro konfuze. 

Lingve, bedaŭrinde, ĝi havas kelkajn misojn: plej grave gramatikan eraron kaj kelkajn malfaciligajn trovortojn. Tial mi ne opinias ĝin bona senpripensa lingvo-spertilo por lernantoj. Alizorge, la aŭtoro fojfoje elparolas vokalon tiom mallonge, ke ne klaras al mi, ĉu ŝi nur mallongigis la silabon, aŭ tute forgesis meti ĝin, sed dankinde la muziko ne vere diktas silabo-kvanton. Krome, ĉio ŝajnas en ordo. 

Tre grave, la albumo eldoniĝis sub libera permesilo (CC BY 4.0); vi do povas libere aŭskulti kaj kunhavigi ĝin, kaj ankaŭ krei derivitajn verkojn. Tio estas socie laŭdinda afero, kaj ni esperu havi pli kaj pli da tiaj artaĵoj! 

Resume, se vi hezitas, vi provu! Ni esperu, ke Moniko eĉ pli riĉigos sian diverslertan esprimadon kaj alĝustigos sian reklamadon en sia venonta kanto »Ĝia nomo estas Federujo«. 

#lang_eo #albumoj #arto #aŭskultado #Esperanto #muziko #recenzo #recenzoj

Verdstelaro - Autumn's Music

#Recenzo La filmo "Malgrandiĝo" ("Downsizing", Usono, 2017, ≈2h) de Alekander PEJN okazas ĉ.2030 kaj tiam homoj scipovas malgrandigi sin ĝis alteco de ≈13cm.

La komedia filmo esploras la ekologiajn, ekonomiajn kaj sociajn konsekvencojn de tio.

Ĉefrolas Mat DEJMEN kiu decidas malgrandiĝi kun la edzino, Kristof VALC kiel la nova najbaro post transdomiĝo, kaj Hong ĈAŬ kiel vjetnama aktivistino.

La filmo starigas multe da (sin)demandoj kaj detale priskribas novan mondon. Mi ŝatus TV-serion el ĝi!

Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona - La Ondo de Esperanto

Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona

Beletra Almanako, 2020, №37 - La Ondo de Esperanto

Beletra Almanako, 2020, №37

Du almanakoj - La Ondo de Esperanto

Du almanakoj

Rikolto la sepan fojon - La Ondo de Esperanto

Rikolto la sepan fojon

90 jaroj da plena vivo kun doloroj, sed ankaŭ kun feliĉo - La Ondo de Esperanto

90 jaroj da plena vivo kun doloroj, sed ankaŭ kun feliĉo

Albumo pli muzika, ol kanta - La Ondo de Esperanto

Albumo pli muzika, ol kanta

El la rusa poezio - La Ondo de Esperanto

El la rusa poezio

Aliroj al Esperanto estas mirinda libro ĉe La Balta Ondo

La Balta Ondo