Mi ĵus publikigis novan rakonton »Livero«. Ĝi temas pri franca junuliĉo, lernanta vitristo, kiu liveras glason al sinjoro en proksima urbeto. Mi rekomendas legi ĝin kun pomsuko, pomvino, aŭ zingibra teo. Kaj iom da indulgo, se vi estas franco. Bonan legapetiton!  

#lang_eo #rakontoj #verkoj

Livero

Rakonto pri franca junuliĉo, kiu liveras glason al sinjoro en proksima urbeto.

Tiriftejo

Hodiaŭ mi publikigis novan rakonton kun la nomo »Mortanĝelo«. Ĝi temas pri verkisto, kiu pasigas siajn lastajn momentojn per lukto kontraŭ tempo, strebante fini sian lastan strekon antaŭ sian lastan spiron, antaŭ ol la mortanĝelo lin forprenos. 

Mi pensas, ke la rakonto bone akordas verdan teon aŭ cikorion. Agrablan legadon. 

#lang_eo #arto #rakontoj #verkoj

Mortanĝelo

Pri verkisto, kiu luktas kontraŭ tempo kaj morto, prilaborante sian lastan verkon.

Tiriftejo

Ĉu vi ŝatas legi novelojn kaj rakontojn en flua, bela Esperanto? La retejo Disvastigo ĵus publikigis elekton el la arkivo de Monato, enhavanta literaturajn tekstojn aperintajn tra la jaroj en nia revuo. Malkovru la verkaĵojn de talentaj aŭtoroj el la tuta mondo.

Legu ĉi tie:
https://disvastigo.esperanto.it/index.php/it/approfondimenti/3973-legolisto-noveloj-kaj-rakontoj-el-la-arkivo-de-monato

#Esperanto #Monato #Legolisto #Rakontoj #Noveloj #Literaturo

Legolisto - noveloj kaj rakontoj el la arkivo de Monato

Mi ĵus publikigis tre mallongan teruran rakonton: La kelo. Ĝi estis skribita en konkureto kun @jadedctrl, kaj iom inspirita de la teruraj rakontoj de @vilhelmo

Teruro estas nekutima kaj eksperimenta verko-speco por mi, sed jen. Eble vi almenaŭ timetos. 

#lang_eo #rakonto #rakontoj #teruro #verko #verkoj

La kelo

Pri domo, al kiu malmankis ĉambroj.

Tiriftejo

Mi ĵus publikigis novan, tre mallongan rakonton: »Fulmo«. Ĝi estas facila por cerbo kaj koro. Mi invitas vin legi kaj komenti! (Kaj kopii, redakti, traduki… ĉar ĝi estas libera, laŭkutime.) 

#lang_eo #arto #libera_arto #libera_kulturo #rakontoj #verkoj

Fulmo

Pri feoj, kiuj devis ordigi falintan arbon.

Tiriftejo

Mi ĵus publikigis alian tre mallongan rakonton »La arbo«. Ĝi temas pri arbo sur fundo de maro. 

Krome, mi provis ligi ĉiun paĝon de la retejo al la novaĵ-fluo, tiel ke novaĵ-legiloj povu facile trovi ĝin. Se vi provos aboni, bonvolu sciigi min, ĉu tio funkciis aŭ ne! 

#lang_eo #rakontoj #verkoj

La arbo

Podkasto de la tago
[kern.punkto] Lingvaj esploroj en #afriko #kernPunkto
https://podcastaddict.com/kernpunkto/episode/170117924
#Rakontoj pri la praktiko de #esplorado de #afrikajlingvoj
Nia ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de #Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.

#podkasto #esperanto #scienco

kern.punkto • KP213 Lingvaj esploroj • Podcast Addict

Rakontoj pri la praktiko de esplorado de afrikaj lingvoj Nia ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.

Podcast Addict

Podkasto de la tago

"Rakonta Tempo En Esperanto"

ĉiu epizodo prezentas mallongan rakonton (en esperanto, kompreneble 🙃)
La lingvo estas facila komprenita eĉ por komencantoj (miaopinie)

Unua epizodo: Dinosaŭroj

https://podcastaddict.com/rakonta-tempo/episode/168479388 via @PodcastAddict

Aŭsteno ĉe tvitero : @ausperanto

#esperanto #EsperantaPodkasto #podkasto #lang_eo #Rakonto #rakontoj #RakontaTempo

Rakonta Tempo • Rakonta Tempo en Esperanto 1 • Podcast Addict

Dinosaŭroj

Podcast Addict

Mi certe memoras, ke ekzistis esperanta rakonto pri amo inter gefratoj, sed ne memoras la titolon. Strange 

#lang_eo #rakontoj

Mi ĵus publikigis novan fabelan rakonton, »Bovo kaj balailo«! Kaj mi iom plibeligis mian liston de rakontoj.

Mi strebis skribi simple kaj klare, ĉar mi volis, ke la rakonto estu facila por komencantoj. Sed mi ne certas, ĉu mi sukcesis. Se iu komencanto legos iun mian rakonton, bonvolu diri, ĉu ĝi estis facila por vi!

(Averto: la rakonto uzas la afikson »iĉ«. Mi pensas, ke ĝi estas bona, sed ĝi ne estas oficiala, kaj iuj personoj ne ŝatas ĝin!)

#lang_eo #esperanto #rakontoj #verkoj 

📄 Bovo kaj balailo