Okéj, do, eble vi demandojn havas pri la CSV-vortaroj.

Mi kunlaboras, ish, pri planlingvo, nomita Bálkeon (en Bálkeon mem simple Balkeon; la akcento falas sur la A), kies kreanto kreis vortaron inter ĝi kaj l’Hispana kaj ankaŭ, malplietende, l’angla. La vortaroj stokiĝas en dosieroj CSV. Tio malhelpas etendeblon, kaj kreis multajn defiojn por JavaScripta vortara serĉilo.

Mi promesis jam antaŭ monatoj krei vortarilon kun datumbazo kaj post ĉio serĉeblan, inkluzive perrete. Mi ankore ne tion faris.

Ankaŭ endos verki Tcl-an retejservilon por ke mi povu servi la retan serĉilon.

Ve. Tiom da laboro. Tedos min, tio.

#lang_eo #Balkeon #planlingvoj #constructedLanguages

Ĉu ekzistas aktivaj esperantistoj ĉi tie? Aŭ tokiponistoj? Mi ankaŭ ŝatas la klingonan kaj Elefenon. Mi ne ofte uzas Mastodon la lastaj jaroj, sed mi povus uzi ĝin, eble. Mi nun uzas Bluĉielon.

#esperanto #tokipona #constructedlanguage #conlang #conlangs #LinguaFrancaNova #elefen #planlingvoj

Pasintjare mi lernis kelkajn planlingvojn bedaŭrinde post lerni ilin mi ne povis praktiki multe ilin kaj mi ne sentas plibonigon aŭ sufiĉe bona regon de tiu planlingvoj. La sento estras tre frustra ĉar mi volas esti bona parolanto de tiuj planlingvoj.

#esperanto #planlingvoj

Jes, en nia sociaretejo ni havas emoĝiojn por Esperanto kaj pli aliaj planlingvoj! 😃

 

#Esperanto #Planlingvo #Planlingvoj

Pri mondlingvoj (konstruitaj lingvoj kun monda vortofonto)

- Lidepla tro favoras eŭropajn lingvojn kaj la ĉina, kaj simple ignoras multe da grandaj lingvoj.
- Pandunia ankoraŭ ne estas stabila.
- Globasa estas la plej bone farita (laŭ mi), la plej klara, kaj ĝi estas stabila. Ĝi ankaŭ estas la plej aktiva.

Do Globasa estas tiu, kiun mi aktive uzas kaj mi kreas aferojn en ĝi. Mi ŝatus lerni plurajn mondlingvojn samtempe, sed tro malfacilas memori kiu vorto estas de kiu lingvo.

#planlingvoj

Por tiuj, kiuj lernas la mondfontan helplingvon Globasa, mi faris tiun retejon por rapide trovi tradukojn per pli ol 400 dulingvaj frazoj #Esperanto-#Globasa. Mi aldonas novajn ĉiutage.

https://vanege.github.io/conlang-sentence-dictionary

#planlingvoj #auxlangs

Conlang Sentence Dictionary

Conlang sentence dictionary