@ddgulledge
Ankaŭ por rigardi malantaŭen!
Grafeteorio ankaŭ havas el epidemiologio, la koncepton de "transdoni generacioj" el #ZamenhofNumber paciento nulo aŭ indeksa kazo, spurante la disvastiĝon de esperanton-itis, kiu imunigos homojn kontraŭ la Sindromo de Babilona Turo.
Ĝi povus esti multe pli farebla (dokumenti la veran socianreton inter ĉiuj esperantistoj), ĉar plej multaj vivantaj esperantistoj povos klare memori la personon, kiu "infektis" ilin. Kaj tiuj, kiuj forpasis, laŭ mia kredo transdonis ĉi tiujn liginformojn al parencoj aŭ skribis pri tio en gazetoj aŭ ĵurnaloj aŭ korespondado.
Grafeteorio ankaŭ havas la specialan kazon por piramidoj kvazaŭ pri organiza strukturo kaj precipe plurnivela merkatado (MLM) per la koncepto de supren- kaj malsupren- liniaj (upline/downline) rangoj, kiuj ilustras la rekrutadarbon de kiu alportas kiun en la "familion", kio laŭ mia opinio estas la plej granda defio por kaj #finavenko kaj #raŭmismo.
La defio estas ke ne sufiĉas nur aliĝi. Ne sufiĉas eĉ reklami/verbi/misiistoi. Konvertiĝo devas okazi. Kaj eĉ tio ne estas daŭrigebla kun "ĉiu-unu-instruu-unu" #EachOneTeachOne kiu estas nur status quo.
Por ĉiu ajn sencohava kresko, ni bezonas esti kiel la mitan serpenton Hidro #hydra, ĉar ĉiu el ni antaŭ ol ni mortos, devas postlasi almenaŭ du novajn esperantistojn.