#Datreveno #ElinorOstrom #Ekonomiko #ZorgiKomunan

Je ĉi dato en 1933 naskiĝis Elinor Ostrom, ekonomikisto, kiu montris kiel grupo povas zorgi komunan rimedon por la avantaĝo de ĉiuj, kaj distingis inter tiuj, kiuj sukcesis, kaj tiuj, kiuj malsukcesis, malkovrante la sukcesaj havis kelkajn de la samaj ecoj. [Ni bezonas sian scion nun ĉe la nivelo de la Tero por zorgi la planedon efekte, kaj malhelpi ĝian detruon.] https://eo.wikipedia.org/wiki/Elinor_Ostrom
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nobel_Prize_2009-Press_Conference_KVA-30.jpg

[Redakti: kradvortojn.]

Elinor Ostrom - Vikipedio

#Datreveno #FrédéricBastiat #Ekonomiko

Je ĉi dato en 1801 naskiĝis Frédéric Bastiat, ekonomikisto, kiu inventis la ideon pri oportunkosto (t.e. la kostoj, kiujn oni cedas kiam oni elektis agon) kaj la parabolon pri la rompita fenestro. Li forte apogis la nocion pri libera merkato kaj komerco, kaj kredis ke la sola metodo por transmeti posedaĵojn inter homoj estis per leĝaj kontraktoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Bastiat
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Bastiat.jpg

Frédéric Bastiat - Vikipedio

#Datreveno #JohnLaw #Ekonomiko #CentraBanko

Je ĉi dato en 1671 naskiĝis John Law, ekonomikisto, kiu komprenis la diferencon inter mono kaj komerco, kaj inventis la nocion de centra ŝtata banko, tamen kvankam lia unua kaj nura klopodo komence sukcesas, ĝi forfalis pro malbonaj komercaj decidoj. Plejparte liaj ideoj daŭras validaj ĝis nun laŭ modernaj teorioj. https://eo.wikipedia.org/wiki/John_Law
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Law-Casimir_Balthazar_mg_8450.jpg

John Law - Vikipedio

#Datreveno #ThomasMalthus #Ekonomiko

Je ĉi dato en 1766 naskiĝis Thomas Malthus, ekonomikisto, kiu atentigis pri la tensio inter la pliigo de la loĝantaro kaj la haveblo de necesaj rimedoj, aparte manĝaĵo. Liaj teorioj kaj ideoj influis aliajn ekonomikistojn ekde tiam ĝis nun, sed tuŝis la politikistojn multe malpli. https://eo.wikipedia.org/wiki/Thomas_Malthus
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Thomas_Robert_Malthus_Wellcome_L0069037_-crop.jpg

Thomas Malthus - Vikipedio