#Datreveno #InigoJones #Arkitekturo
Je ĉi dato en 1573 naskiĝis Inigo Jones, arkitekto, kiu portis ideojn de renesanca Italio al Britio en siajn dezajnojn, kaj kiu konstruis kelkajn vidindaĵojn en Londono. Li lernis sian arton per konstruado de scenejoj. Onidire li difinis la modernan formon por teatro kun proscena arko, kaj inventis la ideon pri movebla dekoracio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Inigo_Jones
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:PortraitInigoJones.jpg


